Ian Gibson

Ian GIBSON (Dublino, 21a de aprilo 1939) estas hispanisto de irlanda deveno kaj kun hispana ŝtataneco ekde 1984. Fakulo en hispana nuntempa historio, li estas konata, ĉefe pro siaj biografiaj verkoj pri Federico García Lorca, Salvador Dalí, Antonio Machado kaj Luis Buñuel, inter aliaj, same kiel pro verkoj pri la Hispana Enlanda Milito kaj la diktaturo de la generalo Franko.

Ian Gibson
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1939 (1939-04-21) (84-jaraĝa)
en Dublino
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco IrlandoHispanio vd
Alma mater Kolegio Triunuo • Newtown School, Waterford vd
Profesio
Okupo historiisto • hispanisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en la Trinity College en Dublino, kie li elektis la hispanan kun la franca. En tiu epoko li trovis libron de la Cigana Romancaro (1928) de Federico García Lorca. Li trovis konekton inter Irlando kaj Andaluzio, kio memorigis al li la verkon Riders to the Sea (1904) de la irlanda John Millington Synge (1871-1909).

Li estis profesoro pri hispana literaturo en Dublino kaj Londono fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj, dum li faris esplorojn pri diversaj aspektoj de la historio de Hispanio dekomence pri la murdo de Lorca.

En 1975 — jaro de la morto de Franco — li abandonis la instruistan vivon por dediĉi sin al verkado. Li translokiĝis al Suda Francio, kaj post tri jaroj tie, li fiksis rezidejon en Hispanio en 1978.

Verkoj redakti

  • La represión nacionalista de Granada en 1936 y la muerte de Federico García Lorca (1971)
  • En busca de José Antonio (1981)
  • Un irlandés en España (1982)
  • La noche que mataron a Calvo Sotelo (1982)
  • Paracuellos, cómo fue (1983)
  • Guía de la Granada de Federico García Lorca (1989)
  • España (1993)
  • Vida, pasión y muerte de Federico García Lorca (1998)
  • La vida desaforada de Salvador Dalí (1998)
  • Lorca-Dalí, el amor que no pudo ser (1999)
  • Viento del sur (2001)
  • Yo, Ruben Darío (2002)
  • Cela, el hombre que quiso ganar (2004)
  • Ligero de equipaje (2006)
  • Cuatro poetas en guerra (2007)
  • Lorca y el mundo gay (2009)
  • La berlina de Prim (2012), Premio Romano Fernando Lara, 2012[1]
  • Luis Buñuel. La forja de un cineasta universal (1900-1938) (2013)
  • Aventuras ibéricas (2017)

Notoj redakti

  1. Ortiz, Braulio, "El Premio Fernando Lara distingue al Ian Gibson novelista", Diario de Sevilla, 11a de majo 2012. (hispane)

Eksteraj ligiloj redakti