Unua komunio estas sakramenta ceremonio de la Katolika Eklezio, kaj alimaniere ankaŭ de aliaj kristanaj eklezioj, pere de kiu persono, ĝenerale minoritatulo, partoprenas por la unua fojo de la sakramento de la eŭĥaristio ricevante la komunion (laŭdogme la korpo de Kristo, sed kun multaj diferencoj doktrinaj depende de la eklezio). Estas necesa postulo estis ricevinta antaŭe la sakramentojn de bapto kaj de konfeso.[1]

Katolika knabino ricevas sian unuan komunion en Hungario.

Ĝi estis praktikita ĝenerale de infanoj de inter 7 kaj 12 jaroj, ofte funkciante kiel transiga rito, ĝenerale kolektive pro kutimaro, sed tute eble ankaŭ unuope je ajna aĝo, se nepre oni ricevas edukan preparon por la sakramento kaj oni plenumas la postulojn.[2]

La ceremoni okazas ĉirkaŭ la eŭĥaristia ceremonio, kaj ĝi devas nepre esti farita de pastro. Dum por la Ortodoksismo la komunion oni donas por la unua fojo al infanoj tuj post la bapto, en la katolika eklezio la unua komunio estas donita al infanoj el ekracio.

Notoj redakti

  1. Rico Pavés, José (2006). Los sacramentos de la iniciación cristiana: introducción teológica a los sacramentos del Bautismo, Confirmación y Eucaristía. Colección Manuales Teología Sistemática. 557 paĝoj. Toledo: Instituto Teológico San Ildefonso. ISBN 9788493425395.
  2. Miralles, Antonio (2000). Los sacramentos cristianos. Curso de sacramentaria fundamental. 384 páginas. Madrid: Ediciones Palabra. ISBN 9788498400656.