Transiga rito estas rito kiu signas la ŝanĝiĝon en individuo de iu soci-kultura stato kaj aliro al alia: ŝanĝiĝoj kiu koncernas la ciklon de la individua vivo; paradigma kazo estas tiu de la ritaro de la inico [1], sed ankaŭ kromaj eventoj kiel la naskiĝo, morto, geedziĝo aŭ menopaŭzo, aŭ aliaj situacioj pli/malpli kuneksaj al biologiaj okazaĵoj, povas esti socie mastrumitaj per tiu tipo de ritaro. La ritaro aktualiĝas, plejofte, en ceremonio aŭ diversaj evidentiĝoj.

La transigaj ritoj helpas ligi la individuon al la grupo, sed ankaŭ strukturigi la vivon laŭ precizaj etapoj, kiuj permesas trankviligan percepton de la individuo pri sia “esti en la tempo” kaj “por la morto”.

Tia socia fenomeno, tial, havas gravan rolon por la individuo, por la rilatojn de la individuo kun la grupo kaj por la interligiteco de la grupo mem.

Tiu tipa ritaro estas dokumentita kiel universe ĉeesta en la tuta mondo, kiel konstatigas etnologoj. La unua, se ne rimarkigi misiistojn de epoko prascience esplora, estis Arnold Van Gennep (1873-1957), kiu unua en 1909 ĝin priskribis per precizaj konceptaj kategorioj. Sekve tiu koncepta kategoriaro estis konstante utiligita ĉe esploristoj pri Etnoantropologiaj sciencoj por priskribi la transigajn ritojn de la plej diversaj popoloj.

Karakterizoj redakti

La transiga tito estas rekonata tia per tri gravaj propraĵoj:

  • la konvencieco, aŭ la preciza ordo de la gestoj kaj agoj
  • la ripetemo, aŭ la konstanta ripetiĝo ene de la difinita cikla tempo
  • lla efikeco, aŭ la alveno de kelkaĵo kiu modifas la socian pozicion de la individuo.

Ekzemploj de eventoj de la vivociklo kiuj estas vivitaj per praktikoj kiuj emas transformiĝi al transigaj ritoj:

La plej klasika ekzemplo estas la inica ceremonio kiu oficiale enirigas aĝon de matureco.

Fakuloj kutime (Van Gennep) dispartigas laŭ tri stadioj la ritajn transigajn:

  • separado (fazo antaŭ-prepara)
  • transigo (fazo lima; (el la latina limen signifanta limon)
  • reintegrado (fazo post-lima)

En la unua fazo la individuo estas separita el la kunteksto en kiu li sin trovas (ekz. la individuo estas maskita kaj forigita en izolitan lokon), en la dua li trairas simbolan transigon kiu realigas la centron de la ceremonio (ekz. alfrontas provon), en la tria li estas reintegrita en la grupa vivo kun la nova socia stato.

La fundamenta karakterizo de tiaj pasaĵoj estas la “fizikeco” per kiu ili estas realigitaj: la rito ĝenerale antaŭvidas efektivajn movojn de la individuo kiu estas fizike forigita, fisike trairas simbolan sojlon (aŭ spertas daŭrajn korpajn modifojn, estas fizike reintegrita. Tiuj fizikaj aspektoj igas tre interesa la fenomenon por la kultantoj de la antropologio de la korpo.

La fakto ke tiu tipo de ritoj ĝenerale estas akompanata de fundamentaj “biologiaj” aŭ “naturaj” atingoj de la individuo (naskiĝo ktp) ne signifas ke ili reprezentas simplan sintenon de akcepto pri tiuj eventoj. La rito estas potenca socia ago kiu, ĝuste en la momento en kiu la socia ordo estas aliigita per la naturaj eventoj, rekreas novan socian staton, malsaman ol tiu antaŭa. Temas pri ago kreema refaranta la realon en la simboliganta povo de la inicito Ĉi.kaze, fakuloj parolas pri “antropopoiezo” (antropomemfariĝo).

Transigaj ritoj estas uzataj en multaj – se ne ĉiuj – socioj, publikaj kaj privataj, civilaj kaj religiaj.

Transigaj ritoj en la religioj redakti

Transigaj ritoj en Kristanismo redakti

Estas precipe tri:

  • la Bapto praktikata ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj. Laŭ la kristana kredo, per la bapto, la inicito ricevas la dian vivon kiu konformigas lin al Jesuo Kristo kaj heredigas la eternan vivon kies efikoj videblos en la transcenda vivo kaj dume pratike rezulton en la amo al proksimularo.
  • la Unua komunio.
  • la Konfirmacio, kiu estas praktikata ĉe le katolika kaj ortodoksa eklezioj kaj ĉe diversaj protestantaj konfesioj. Per tio transiga rito la konfesanto rekonfirmas la baptajn promesojn, eksplicite kaj implicite, kaj simbole eniras prentitole la kristanan komunumon.

Kiam temas pri inico de plankreskuloj, oni parolas pri Katekumenato.[2]

Aludoj al transigaj ritoj en religioj redakti

Judismo redakti

Transiga rito en nuna judismo estas Bar-Micvo por 13-jaraj knaboj kaj Bat-Micvo por knabinoj. Ili devas publike kanti el la torao. Pli specifa oni taksas transigas riton la Cirkumcido iam praktikata inter la hebreaj gentoj (kaj aliaj popoloj), hodiaŭ ĉe judpj [3]

Hinduismo redakti

Junaj viroj el la altaj kastoj devas sperti la Upanajana-inicon (inicorito por knaboj). Tiu kulta ago igas homon laŭ kredo de hindoj „Dvijati“, t.e. "dufojonaskiton".

Budhismo redakti

En budhismo, knaboj kiuj eniras monaĥejon estas unue bonege nutritaj, vestitaj kaj rajtas multe ludi. Nur poste venas la inico, kiam oni fortondas ĉiujn iliajn harojn, forprenas la veston kaj donas al ili la monaĥan veston, kiu simbolas la estontecon, ĉar ili disiĝas de mondumaj ĝojoj.

Ŝintoismo redakti

  • Ekzistas la kutimo alporti novnaskitojn je specifa tago al ilia unua vizito al ŝintoa sanktejo, la Hacumijamairi. Tiel la novnaskito iĝas membro de la komunumo.

Transigaj ritoj en la antikvaj misterecaj religioj redakti

Se la supraj priskriboj koncernas ankaŭ epokojn pasintajn, de la pasinto interesas ankaŭ la transigaj ritoj de la religiaj de la misteroj, kiel apartaj signifaj kazoj pro ilia supozita influo sur la formiĝo de la konceptaro, kaj lingvaĵo, de Kristanismo.

Notoj redakti

  1. Voĉo "Iniziazione", Dizionario di antropologia e etnologia, a cura di Pierre Bonte e Michel Izard, Einaudi, 2006
  2. Pierpaolo Caspani - Paolo Sartor, Iniziazione cristiana. L'itinerario e i sacramenti, EDB, Bologna 2008.
  3. kaj, multefoje, ĉe islamanoj. Hodiaŭ kelkeloke oni taksas cirkumcidon perforta mutilado, do malpermesinda.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti