Antropopoiezo estas termino enhavanta koncepton de la sciencoj antropologiaj forĝita [1] de antropologo-esploristo Francesco Remotti, profesoro ĉe la universitato de Torino, kaj indikanta tiun procezon de mem-konstruiĝo de la socia individuo, aparte rilate la modifon de la socialigita korpo. Tiu koncepto trovis akcepton kaj disvolviĝon precipe en la nuntempa literaturo je matricoj itala kaj franca.

La teoria kadro kiu fonas en tiu koncepto estas la ideo pri homo kiel estaĵo nekompleta, aŭ ne tute determinita de la gena hereda havaĵo. La homa estaĵo, do, kompletiĝas nur per la akiro de la kulturo.

Antropopoiezo estas laŭ Remotti samtempe antropogenezo (antropokreiĝo = “renaskiĝo” de la homo kiel socia estaĵo) kaj fabrikado de “modeloj kaj funkcioj de homeco”. La sociaj kaj kulturaj praktikoj “fabrikas” la homon “pere de trudaĵoj je karakteroj rita kaj institucia.

Ekzemploj povas esti la cirkumcido, rito vaste praktikata en judismo (“kashrut" ) kaj islamismo kiel Transiga rito pri la kristana kredo laŭ kiu iuj sakramentoj stampas en la fideluloj neforigeblan sakramentan karakteron; kaj ankaŭ la konsentitaj simboloj de la tonsuro aŭ de la “sanktaj vestoj” aŭ la “surmeto de la manoj” kiu transdonus veran povon.

La modifo, reala aŭ supozita, de la korpo gravuras la mempercepton, nome la indentiĝo kaj individuiĝo.

Bibliografio redakti

  • Francesco Remotti, Contro l'identità, Roma : Laterza, 1999
  • Francis Affergan, Silvana Borutti, Claude Calame, Ugo Fabietti, Mondher Kilani, Francesco Remotti, et al. Figure dell'umano. Le rappresentazioni dell'antropologia, Roma : Meltemi, 2005

Notoj redakti

  1. Tiu termino estas, foje, deklarita “stranga kaj malbelsona, kvankam utila [1].

Vidu ankaŭ redakti