Etnoantropologiaj sciencoj

Evoluo, en la etnoantropologiaj sciencoj, estas teoria sciencaliro kiu vidas la diversajn homajn kulturojn lokitajn en diversaj evoluaj stadioj. [1] Ekzemplo de evoluoj stadioj povas esti la teorio de la tri stadioj de Auguste Comte.

Okazis en la meza parto de 19-a jarcento ke antropologio (aŭ etnologio) establiĝis en la akademia mondo kiel la teoria dominanta paradigmo en la 19-a jarcento ĝis esti anstataŭigita de aliaj sciencaliroj kiuj negas iujn bazajn elementojn de evolua vidpunkto. Nun svarmas diversaj vidpunktoj pri la enhavo de la sciencaj etnoantropologioj.

Klasika teorio de evoluo redakti

La unuaj antropologoj agnoskitaj kiel scienculoj pri tiu fako prezentiĝis en la usona kaj angla medioj. Fakuloj kiel Edward Burnett Tylor kaj James Frazer en Anglio okupiĝis pri tiu scienca branĉo profitante precipe de materialoj kolektitaj de aliaj, kutime misiistoj, koloniaj oficistoj, kaj estis markitaj “antropologoj fotelaj”. En Usono, Lewis Henry Morgan estis la unua granda antropologo interesita pri la evoluo de la kulturo kaj ĝenerale de la prihomaj sciencoj. Li koncentris sian atenton sur amerikaj denaskuloj (indianoj), establante kun iuj popoloj, precipe kun Senekoj, rilatojn ege profundajn. La du pionoroj dividas la honoron esti praktike la fondintoj de la kultura antropologio.

Tiuj ĉi antropologoj aparte interesiĝis pri la motivoj pro kiuj la popoloj vivantaj en diversaj medioj, certe sen rilatoj inter si, havis kredojn kaj praktikojn similajn. La historio de la homa socio estis vidita kiel la produkto de necesa sinsekvo de evoluaj stadioj ĉiam pli kompleksaj, kulminantaj ĉe la industria socio de la 19-a jarcento.

La samtempaj socioj plej simplaj ankoraŭ ne atingis la plej altajn stadiojn de la progreso kaj povis esti konsiderataj “similaj al la plej antikvaj socioj”. Tiakadre oni provas klarigi sintenojn kaj morojn konsideritajn, sen tia kompreniga vojo, sensencaj: ili estus “restaĵoj” de antaŭaj kulturaj stadioj.

En tiu teoria paradigmo, la “sovaĝaj” gentoj disaj en diversaj kontinentoj povas ilustri la vivajn kondiĉojn de la prahistoriai homoj, la antikvuloj de nia civilizo.

Per tiu vidpunkto neeŭropaj socioj estis juĝataj “vivantaj fosilioj” de evoluaj epokoj superpasitaj de la okcidenta civilizo kaj utilaj por lumigi ankaŭ la pasinton de tiu ĉi. Tiu teoria aliro implikis kontraŭstarigon al la raciismaj teorioj kiuj por science justigu la malsamecojn alvoki intelektajn kaj biologiajn malsamecojn inter la popoloj. Tamen laŭ la plejgranda parto de la “evoluciaj antropologoj” la homa specio estas unusola kaj ne okazas biologiaj malsamecoj inter la diversaj grupoj rilate la mensajn kapablojn. Pro tio eblas ke ĉiu socia grupo trakuris la samajn stadiojn por atingi la sociajn nivelojn de la plej evoluintoj.

Historio de la antropologia evoluo redakti

En la mezepoka teologio oni apogiĝis sur la ekzista eskalo kies supro staras Dio, sekve anĝeloj, homoj, bestoj kaj plantoj. La koncepto, kun konstato, de evoluo ekmontriĝis, kvankam ne kontraŭate de la Biblio kie estas ordonite "al la tero produkti fruktojn" (Genezo, 1,11), en la moralaj kaj ekonomiaj sciencoj, ekde la epoko de la klerismo. David Hume kaj Adam Smith atentigis pri socio kiu plibonigas sin mem, se lasita libera ŝanĝi sian ordigon produktan, distribuan kaj institucian. Jean-Baptiste de Lamarck 1809 priskribas sian prievoluan teorion laŭ kiu la akiritaj karakteroj transdoniĝas al posteuloj. La darvina evoluo enmetas la selekton kaj supervivon de la plej taŭgaj kaj igas biologian evoluismon unu el la pilieroj de la scienco.

Samkiel estis influita de evoluismoj de filozofoj, la darvina evoluismo ekzercos grandan influon sur la surfaciĝantajn prisociajn kaj etnoantropologiajn sciencojn.

Laŭ plej insistaj interpretoj, scienca darvinismo negas la koncepton de progreso, negas ke la evoluo sekvas kontinuan trairon kaj negas ke la homo estas la plej evoluinta kaj supera de la estaĵoj, negante fakte ke iu estaĵo estas superaj al la aliaj. Fakte, tamen, se tiaj konceptoj aŭ similaj troviĝas en antropologoj, tio okazas pere de alia deveno, precipe religia, kiu tamen la superecon de unu estaĵo super aliaj estas deduktitaj el principoj nesciencaj aŭ diverssciencaj. [2]

Ankaŭ darvinismo, kiel ĉiuj sciencaj teorioj, spertis enan “evoluismon”, aneksante genetikon kaj alfrontante paleontologion, kaj fine ĝiaj adeptoj rifuzis la vizion pri naturo kiel progreson de el malsupera al supera kaj kiel detruo de la malsupera. La darvina “plej taŭga” koncepto (pradarvina valida nur en naturaj sciencoj) ne signifas “superan”, sed “taŭgaj en apartaj vivkondiĉoj kaj destinitaj estis momentaj”: nenio estas “perfekte taŭga” ĉar neniu medio estas stabila, la kondiĉoj povas ŝanĝi eksplodigante fiaskon de specio ŝajne perfekta: “perfekta” (memkompreneble, intercitile). La homo mem estus tre fora el la “perfekteco” de la evoluo kaj estas reduktita al portempa akcidento same kiel ĉiuj aliaj vivantaj specioj: kaj tiel faligante la barojn separantajn la homon el la bestoj.

Prihomaj sciencoj por klarigi la kulturan evoluojn en la homaj socioj redakti

La prihomaj sciencoj estas multaj kaj por alproksimiĝi al la valoro de la evoluo, necesas la helpo de ĉiuj sciencoj. La scienco devenas el observado kaj hipotezoj, sed scienco naskiĝas ankaŭ el nemateriaj observadoj kiel etiko aŭ moralo aŭ konscienco rilate la senton de devigo. El tiuj sciencoj fontas ankaŭ religio. El tiuj, precipe el religio-teologio, fontas kriterioj kiuj integras tiujn de la eksperimentaj kaj spertaj (materiaj) sciencoj, kaj do ankaŭ de la “etnoantropologio”.

Helpe de tiuj sciencoj eblas malkovri kontinuan fluon de la progreso, la centrecon de la homo, kaj malsaman valoron de la estaĵoj, kiuj samas en la esto (kaj tial estas egalaj) kaj malsamas en la destino kaj funkcio. [3]

Skoloj de etnoantropologiaj sciencoj redakti

Hodiaŭ ili multas kaj vastiĝas en diversaj nacioj, ĉiu el ili havas sian karakterizon kaj rilate la elektitajn esplorobjektojn kaj rilate la amplekson de la prihomaj sciencoj vizititaj kaj kunigitaj.

Tendencoj evoluismaj en la etnoantropologiaj sciencoj redakti

Unu el la multaj: Julian Steward individuigas tri tendencojn (1955):

  • unulinia
  • universala
  • multlinia

Unulinia etnoantropologia evoluo redakti

Temas pri tiu dominanta en la klasika evoluismo de 19-a jarcento. Laŭ tiu pensado ekzistas dominanta evolua linio, ĉiuj socioj pasas tra la samaj stadioj kaj tion faras laŭ malsamaj rapidoj. Ĝiaj argumentadoj pritraktitaj estis la evoluo de familia organizo kiu, laŭ Morgan, inventisto de tiu disdivido, dekomence sekvis patrinlinion kaj poste patrolinion, aŭ de religio; James Frazer individuigis en la superregado de la magio. poste de la religio, fine de la scienco la tri stadiojn tra kiuj la socioj pasas.

Universala etnoantropologia evoluo redakti

Scienca aliro florita komence de la 20-a jarcento kiu startas donante malpli da graveco al la detalaj trairoj esploritaj ĝis tiam, koncentrante la atenton sur la individuigo de pli generalaj epokaj “fazoj” de la socio. Sekve Leslie White, en 1940-aj jaroj, proponis teorion pri la kulturevoluo precipe determinita de la teknologiaj kondiĉoj. Marshall Sahlins, Marshall Sahlins, Marvin Harris kaj aliaj diversnaciaj kulturaj materiistoj heredis ion de tiu koncepto.

Multilinia etnoantropologio redakti

Julian Steward apogiĝis sur la ideo de malsamaj evoluaj linioj en la diversaj geografiaj areoj. Grava, do, fariĝis la ekologia rilato inter la natura medio kaj la homaj teknologioj (kultura ekologio). Peter Murdock antaŭeniris la katalogadon de la diversaj socioj, por igi eblaj statistikajn analizojn por individuigi la evoluajn liniojn.

Novdarvinismo kaj sociologio redakti

En 1975 Edward Osborne Wilson kun sia socibiologio kunportis genetikon ene de la sociantropologia esploro. Kulturo estus determinita de genogenoj kaj evoluo de la sociaj kulturaj kaj sociaj sintenoj disvolviĝus rekte kaj depende de la biologia evoluo. Tiutipaj aliroj ne trovis konsenton en antropologio kiel, male, en biologio. Harris kaj aliaj markis socibiologion “biologia reduktismo”.

Referencoj redakti

  1. L’evoluzione applicata alla diversi settori della vita, cultura e socieologia come nelle scienze fisiche dove l’evoluzione è sempre a portata di mano
  2. Le Phénomène Humain (la fenomeno homa) (1959),
  3. Le Phénomène Humain (La fenomeno homa) de Teilhard de Chardin kaj aliaj liaj verkoj.

Bibliografio redakti

  • Pierre Teilhard de Chardin, Le Milieu Divin, 1957 (La dia medio)
  • Alan Barnard, Storia del pensiero antropologico, Il Mulino, Bologna, 2002
  • Marvin Harris, L'evoluzione del pensiero antropologico: una storia della teoria

della cultura, 1971

  • Raffaele Pettazzoni, Dio: formazione e sviluppo del monoteismo (vol. I: L’Essere celeste nelle credenze dei popoli primitivi, 1922)
  • Antony Flew, Atheistic Humanism.

Vidu ankaŭ redakti