Kultura antropologio

Kultura antropologio (aŭ socia antropologio, aŭ socikultura antropologio) estas la scienca studo pri kulturaj samoj kaj malsamoj, pri origino, historio, evoluo kaj disvolviĝo de kulturoj kaj ĝiaj strukturoj kaj funkciadoj.

Tiu branĉo de antropologio naskiĝis post la navigadoj de eŭropanoj al aliaj kontinentoj, pro la neceso kompreni kulturan malsamecon. Tiam, kultura antropologio servis al eŭropaj ŝtatoj dezirantaj kolonii aliajn popolojn. Komence, kultura antropologio studis nur kulturojn de senskribaj popoloj, sed lastatempe al ĝi ankaŭ interesas kulturoj de industriaj socioj.

En kultura antropologio kaj kultura geografio, kultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la etendo de kulturaj aferoj — kiaj ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp.— inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia.

Historio de kultura antropologioRedakti

Komencoj en la 19-a jarcentoRedakti

Kultura antropologio komenciĝis fine de la 19-a jarcento por distingi inter ”primitivaj” kaj “civilizitaj” kulturoj. En la kolonia epoko, pli da eŭropanoj venis en kontakton kun neeŭropaj, “primitivaj” homoj kaj iliaj kulturoj. La unuaj antropologoj interesiĝis precipe pri la diferencoj inter socioj kun progresintaj teknologioj kaj socioj kun simplaj rimedoj.

EvoluismoRedakti

Ĉe la fino de la 19-a jarcento, evoluismo estis la ĉefa paradigmo en la kultura antropologio. Socioj kaj kulturoj estis klasifikitaj kaj grupigitaj en malsamajn stadiojn aŭ fazojn. Laŭ la teorio de evoluismo, ĉiuj homaj grupoj trapasas la samajn stadiojn de evoluo en linia maniero. Okcidenta socio kaj kulturo estis la celo, ĉar ĝi estis vidita kiel kompleksa kaj racia.

Tendencoj en la 20-a jarcentoRedakti

Komence de la 20-a jarcento, la paradigma en kultura antropologio ŝanĝiĝis. Multaj antropologoj komencis ŝanĝi sian vidpunkton. La diferencoj inter kulturoj nun estis rigarditaj tra la cirkonstancoj en kiuj ĉiu grupo vivis. Evoluoj en malsamaj kulturoj nun estis klarigitaj per faktoroj kiel ekzemple kontaktoj kun aliaj grupoj kaj la medio. Tio nomiĝas relativismo. Ĉiu kulturo havas sian propran evoluon bazitan sur historio kaj eksteraj influoj. Tio kontrastas al evoluismo, kiu kredis, ke malsamaj kulturoj estis en malsamaj stadioj de la sama evoluo.

Hodiaŭ / la postmoderna turnoRedakti

Ekde la malfruaj deknaŭ okdekaj kaj naŭdekaj jaroj de la dudeka jarcento, antropologio ankaŭ okupiĝis pri kiel antropologio kreas scion. Tial antropologio iĝis pli memkritika. Krome, feminisma teorio iĝis grava en antropologio. Tiel, etnografioj iĝis pli reflektaj kaj enkalkulis la vidpunkton de la aŭtoro, kiel la kultura, seksa kaj rasa pozicio. Nuntempe, antropologio esploras ne nur neeŭropajn kulturojn, sed ankaŭ aliajn temojn kiel tutmondiĝon, medicinon, virtualajn komunumojn kaj industriigitajn sociojn.


Kulturaj antropologojRedakti

Vidu ankaŭRedakti