Julien LEVY (1906–1981) estis komercisto pri arto kaj posedanto de la Galerio Julien Levy en la urbo Novjorko, grava loko kiel kunvenejo por usonaj superrealistoj, artistoj de avangardo kaj fotografoj en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Julien Levy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1906 (1906-01-22)
en Nov-Jorko
Morto 10-an de februaro 1981 (1981-02-10) (75-jaraĝa)
en New Haven
Tombo Filadelfio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Joella Syrara Haweis • Jan Farley McLaughlin
Okupo
Okupo artovendisto • gravuristo
vdr

Levy forlasis studojn pri organizado de muzeoj, veturis al Parizo kaj amikiĝis kun Man Ray,[1] Marcel Duchamp kaj Berenice Abbott, tra kiuj li ekposedis parton de la persona arkivo de Eugène Atget.

Reveninta en Novjorko, Levy laboris por mallonge en la Galerio Weyhe antaŭ establi sian propran galerion en Novjorko en 602 Madison Avenue en 1931. Koncentriĝinta en la fotarto, organizis la unuan gravan spektaklon de Man Ray, prezentis Henri Cartier-Bresson al Usono, kaj li promociis multajn aliajn usonajn kaj eŭropajn figurojn. La 29a de januaro 1932, okazis la historia superrealisma ekspozicio multkomunikila de la verkaro de Pablo Picasso, Max Ernst, Joseph Cornell, Marcel Duchamp kaj la enkonduko de La persisto de la memoro de Salvador Dalí (posedaĵo de Levy).

Notoj redakti

  1. Julien Levy Gallery records Arkivigite je 2018-12-10 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22an de februaro 2019.