La Melosa Venuso estas fama greka statuo. Ĝi prezentas Afroditon, la helenan diinon de beleco kaj amo. Ŝia romia nomo estas Venuso. Ĝi estas marmora skulptaĵo, 2,3 m alta. La skulptaĵo datiĝas de ĉirkaŭ 130 a.K., kaj oni supozas, ke ĝi estis kreita de AleksandrosAgesandros de Antioĥo (la skribaĵo ne estas bone legebla).

la Melosa Venuso de antaŭe
kaj de dorse

En 8-an de aprilo 1820 la skulptaĵo estis trovita sur la egea insulo Meloso de kamparano, kies nomo estis Jorgos. Li kaŝis ĝin al la aŭtoritatuloj, sed la statuon poste malkovris turkaj funkciuloj, kiuj kaptis la skulptaĵon.

la malkovrejo de la skulptaĵo sur la greka insulo Meloso

Franca mararmea oficiro, Jules Dumont d'Urville, rekonis ĝian signifon kaj aranĝis, ke la statuo estu aĉetita de la Markizo de Rivière, la franca ambasadoro en Turkio. Post riparado la statuo estis prezentita al Ludoviko la 18-a, kiu vice prezentis ĝin al la Luvro en Parizo, kie ĝi nun staras.

La brakoj de la statuo estis perditaj jam post la trovo, dum la konflikto inter francoj kaj turkoj - ambaŭ grupoj intencis porti la statuon al sia respektiva lando.

Literaturo

redakti
  • d' Emilio, Paolo 1958 : Kiel la francoj akiris la plej belan statuon de ĉiuj tempoj, Geografia Revuo, 3(3), 17-19 (el la slovena de Milka Ĉuden)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti