Helenisma arto

La helenisma arto, historiografia nomigo per kiu oni etikedas la arton de la helenisma periodo (ekde fino de la 4a jarcento a.K. ĝis la imperia romia epoko), estis viktimo dum multe da tempo de la relativa malaprezo per kiu la kritikistoj de arto estis konsiderinta ĝin «Cessavit Deinde ars» -«kaj poste tiu arto malaperis»-, asertis Plinio la Maljuna[2] post priskribi la klasikan skulptarton de Antikva Grekio). Tamen, multaj el la plej gravaj verkoj de greka arto apartenas al tiu periodo (nome la Altaro de Pergamo, la Laokoonto kaj liaj filoj, la Melosa Venuso, la Venkantino de Samotrako, ktp.)

Laokoonto kaj liaj filoj, 2-a aŭ 1-a jarcento a.K. Muzeo Pio-Klementino (Vatikanurbo).
Faŭno Barberini, marmora kopio de originalo en bronzo, ĉirkaŭ 200 a.KC. tre restaŭrita de Bernini en la 17a jarcento. Gliptoteko (Munkeno).
La kameo Gonzaga, kun la portretoj de Ptolemeo la 2-a kaj Arsinoe la 2-a, Aleksandrio, 3-a jarcento a.K. Muzeo Ermitejo. Ĝi estis uzita kiel modelo fare de Rubens.[1]

Dum la helenisma periodo okazis granda peto de verkoj de arkitekturo, skulptarto kaj pentrarto, parte pro la ekonomia prospero de la epoko, pro la konkurenco kiun la reĝoj havis inter si pro siaj klopodoj plibeligi siajn urbojn, kaj la antikvajn kaj la ĵus fonditajn kaj pro la apero de la burĝa socia klaso, tre multnombra, kun grandaj ekonomiaj ebloj kiuj permesis al ili rivali kun la grandaj senjoroj. La plej gravaj klientoj por arto estis tiel la reĝoj kaj la burĝaro, dum restis duarange la oficiala mendado de religia tipo. Alia fenomeno karaktera de tiuj tempoj estis la fokuso al la urbanizado kiu havigis grandajn artajn komisiojn. La helenisma arto hegemoniis kaj etendiĝis tra la tuta helenisma mondo, kaj kvankam per diversaj skoloj ekzistis ĉiam komuna kreo, io simila al tio kio okazis kun la kojnea greka lingvo, en areoj pli mal pli koincidaj kun tiuj sur kiuj poste instaliĝos la Orienta Romia Imperio.

ArkitekturoRedakti

La konkurenco inter la diversaj helenismaj regnoj stimulis la disvolvigon de enormaj urbaj kompleksoj, en grandaj spacoj, jam ne limigitaj per la fizikaj barieroj de la antikva Grekio, en kiuj oni povis krei novajn urbojn (Aleksandrio, Antiokio, Pergamo ktp.). En tiuj oni konstruis teatrojn, publikajn ĝardenojn, administraciajn ejojn, sanktejojn preziditajn de granda altaro.

SkulptartoRedakti

Inter ĉefaj trajtoj de la helenisma skulptarto estas la okupo pri la vestoj, la travideblo de la vestoj, la fleksebleco en la sintenoj ktp. Tiel, la Melosa Venuso, eĉ ene de la klasika tradicio, distingiĝas per la tordo de siaj talioj. Oni serĉis ĉefe la esprimivon kaj la energion. Tio estas speciale evidenta en portretoj: pli ol la precizeco de la trajtoj, la artisto intencas montri la karakteron de sia modelo. En la grandaj statuoj, la artisto esploras novajn temojn kiel la doloro, la dormo aŭ la maljuneco. Laokoonto, atakita de serpentoj, klopodas malespere liberiĝi sen atenti siajn mortontajn filojn. Tio estis tipa ekzempleo de la helenisma skulptarto.

Pentrarto kaj mozaikojRedakti

Grandiozeco, realismo kaj tendenco al okultrompo estas kelkaj trajtoj de la helenisma pentrarto videblaj ĉefe en la mozaikoj. La fama mozaiko de Aleksandro de la Domo de la Faŭno en Pompejo, kiu montras la batalon de la juna konkeristo kontraŭ la Granda Reĝo Dario la 3-a en la Batalo de Iso, estas kopio de verko priskribita de Plinio la Maljuna (XXXV, 110) kiel pentrita de Filokseno de Eretrio por Kasandro de Makedonio fine de la 4-a jarcento a.K. Oni povas en tiu aprezi la elekton de koloroj, la kompono de la aro en movado kaj la esprimivon de la mienoj.

Ceramiko, juveloj kaj aliaj artojRedakti

La formoj plej disvastigitaj estas de koloro nigra kun brila aspekto kvazaŭ verniso, ornamitaj per facilaj motivoj. Estas en tiu epoko kiam aperas reliefaj ujoj, probable imite de tiuj faritaj de valoraj metaloj. Estas kompleksaj reliefoj, baze sur animaloj kaj mitologiaj monstroj. En tiu pentraĵo la roluloj, foje virinoj, estas reprezentantaj vestitaj per buntaj vestoj: blu-viola, helflava kaj blanka.

La progreso en la fandado de bronzo permesis la realigon de grandaj verkoj, kiel la fama Koloso de Rodoso, de ĝis 32 metroj, kiu rompiĝis pro tertremo. Kiel tiu, multaj grandaj bronzoj perdiĝis, la makoritato fanditaj por rekuperi la materialon. Restis nur malgrandaj objektoj. Feliĉe, en la helenisma periodo, la krudmaterialo estis abunda post la okcidentaj konkeroj. Juveloj ofte montris realismajn bildojn. Estis modaj la figuretoj kiuj reprezentas diojn kaj temojn de la ĉiutaga vivo, kiel ekzemple la motivo de la nigra junulo, kaj malgrandaj kopioj de grandaj statuoj. En ceramikaj figuroj abundas malbelaj hombildoj. Atingis altan nivelon la arto de vitro kaj la gliptiko.

NotojRedakti

  1. Plinio la Maljuna, Naturalis historia, XXXIV, 52

BibliografioRedakti

  • John Boardman, El arte griego, Thames & Hudson, kol. "El mundo del arte", Londono, 1989, 1985: ISBN 2-8711-001-3.
  • Lucilla Burn, Hellenistic Art: From Alexander The Great To Augustus, J. Paul Getty Trust Publications, Los Angeles, 2005: ISBN 0-89236-776-8.
  • Jean Charbonneaux, Jean Martin kaj Roland Villard, La Grèce hellénistique, Gallimard, kol. «L'Univers des formes — Le Monde grec», Paris, 1a reeldono 1970: ISBN 2070111113.
  • Bernard Holtzmann kaj Alain Pasquier, Histoire de l'art antique: l'art grec, Documentation française, kol. «Manuels de l'École du Louvre», Parizo, 1998: ISBN|2-11-003866-7.
  • Jerome J. Pollitt, Art in the Hellenistic Age, Cambridge University Press, Cambridge, 1986.