Venkantino de Samotrako

La Venkantino de Samotrako, ankaŭ nomata Niko de Samotrako, estas marmora skulptaĵo de la helena diino Niko (Venko), malkovrita en 1863 sur la insulo Samotrako de la franca konsulo kaj amatoro-arkeologo Charles Champoiseau. La statuo nun estas eksponata en la Luvro en Parizo. En la greka lingvo ĝi estas nomata Niki tis Samotrakis (Νίκη της Σαμοθράκης). Multe da kopioj ekzistas en muzeoj kaj galerioj tra la mondo.

Victoire de Samothrace - vue de droite en contre-plongée, gros plan de la statue.JPG

La Venkantino estas konsiderata unu el la grandaj supervivantaj ĉefverkoj de greka skulptaĵo el la helena periodo, malgraŭ ke ĝi estis difektita, sen kapo kaj etenditaj brakoj. De nekonata artisto (eble de rodisa origino), oni pensas, ke la skulptaĵo datiĝas de la periodo inter 220 a.K. kaj 190 a.K. (kvankam iuj datas ĝin inter 250 a.K. kaj 180 a.K.). Certe, la simileco kun figuroj kaj tapiŝoj de la Pergama altaro (datita ĉirkaŭ 170 a.K.) ŝajnas forte. Parta enskribo ĉe la bazo de la statuo inkluzivas la vorton "Rhodhios" (Rodiso), kiu indikas ke la statuo estis mendita por celebri grandan mararmean venkon de Rodiso, en tiu tempo la plej potenca mara ŝtato de la Egea. La Samotraca Arkeologia Muzeo tamen diras, ke la statuo estis oferdono de la makedonia generalo Demetrio la 1-a Poliorketo post lia mararmea venko ĉe Kipro.

La statuo staras ĉe la pruo de ŝipo, kaj eble servis kiel parto de ekstera altaro, prezentante la diinon malsuprenirantan el la ĉieloj al la venkinta floto. Farita per blanka parosa marmoro, la figuro mezuriĝas 3,28 metroj laŭalte. Antaŭ perdi siajn brakojn, Niko verŝajne blovis glorkanton per trumpeto. En 1950 unu el la manoj de la statuo estis malkovrita en Samotrako kaj nun estas en vitra elmetejo en la Luvro apud la podio sur kiu staras la statuo.

La Venkantino estas unu el la pli grandaj trezoroj de la Luvro, kaj hodiaŭ estas dramege eksponita ĉe la kapo de la ŝtuparo Daru.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti