Petro Paŭlo Rubens
Petro Paŭlo RUBENS (naskiĝis la 29-an de junio 1577 en Siegen, mortis la 30-an de majo 1640) estis flandra arta pentristo, desegnisto kaj diplomato. Li sendube estas la plej populara flandra majstro de la baroka periodo per troigo de la emfazigitaj movoj, koloroj, kaj sensiveco. Oni lin nomas ankaŭ Peter Paul, Pieter Paul, Pieter Pauwel aŭ Petrus Paulus. Li estis konata ĉefe pro kontraŭreformaciaj altarpecoj (retabloj), portretoj, pejzaĝoj, kaj historiaj pentraĵoj de mitologiaj kaj alegoriaj temoj. Aldone al laboro en granda studio en Antverpeno kiu produktis pentraĵojn ege popularajn inter nobelaro kaj artokolektistoj tra la tuta Eŭropo, Rubens estis klasicise edukita humanisma fakulo kaj diplomato kiu estis kavalerigita kaj de Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio, kaj de Karlo la 1-a, reĝo de Anglio.
Petro Paŭlo Rubens | |||||
---|---|---|---|---|---|
kortega pentristo | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Pieter Paul Rubens | |||||
Naskiĝo | 28-an de junio 1577 en Siegen | ||||
Morto | 30-an de majo 1640 (62-jara) en Antverpeno | ||||
Mortis pro | kora malsufiĉo [#] | ||||
Tombo | grave of Peter Paul Rubens [#] | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | nederlanda • germana • itala • hispana [#] | ||||
Loĝloko | Siegen • Antverpeno • Kolonjo • Romo [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispana Nederlando • Nederlando [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Kembriĝo • Malnova universitato de Loveno [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Rubens family [#] | ||||
Patro | Jan Rubens [#] | ||||
Patrino | Maria Pypelinckx [#] | ||||
Gefratoj | Christine von Dietz • Philip Rubens [#] | ||||
Edz(in)o | Isabella Brant • Helena Fourment [#] | ||||
Infanoj | Albert Rubens • Nicolaas Rubens, Lord of Rameyen • Peter Paul Rubens III [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • pentristo • grafikartisto • gravuristo • konstrua desegnisto • skulptisto [#] | ||||
Laborkampo | pentrado [#] | ||||
Aktiva en | Affligem • Antverpeno • Bruselo • Elewijt • Lieĝo • Kalezo • Parizo • La Rochelle • Kolonjo • Ĝenovo • Romo • Florenco • Venecio • Verono • Mantuo • Amsterdamo • Breda • Delft • Harlemo • Mastriĥto • Roterdamo • Hago • Utreĥto • Alakanto • San Lorenzo de El Escorial • Madrido • Valadolido • Dovero • Londono [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Fall of the Damned ❦ La Tigro-Ĉasado ❦ Honeysuckle Bower ❦ La tri Gracioj ❦ The Garden of Love ❦ The Rape of the Daughters of Leucippus ❦ Portrait of Susanna Lunden ❦ The Elevation of the Cross [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La vivo de RubensRedakti
Peter Paul Rubens naskiĝis en la germana urbeto Siegen. Lia patro estis edukita viro. En Kolonjo li edukiĝis humanisme; poste li studis en Antverpeno. Post arta instruo ĉe Tobias Verhaegt, Adam van Noort kaj Otto van Veen, li en la antverpena gildo estis akceptata kiel majstro. La 9-an de majo 1600 li ekiris al Italio, kie li en Venecio eklaboris por la duko de Mantuo, Vincenzo Gonzaga ĝis 1608. Li ankaŭ dum kelkaj jaroj restadis en Hispanio. Denove en Nederlando li nun iĝis kortega pentristo por la arkidukoj Albrecht VII de Aŭstrio kaj Isabel de Hispanio, en 1609. Li pluloĝis en Antverpeno kaj en la sama jaro edziĝas kun Izabela Brant. En 1610 li ordigis la grandan domon ĉe Wapper, kiu ĝis hodiaŭ estas la Domo de Rubens, ateliero kun kelkaj kunlaborantoj. Inter 1610 kaj 1620 ekestis la majstraj verkoj, kiuj daŭre estas admireblaj en la Katedralo de Nia Sinjorino (Antverpeno): la Alkrucigo kaj la Dekrucigo kun rimarkinda ŝanĝo de stilo. Kunlabore kun Jan Brueghel ekestis tre valoraj raraĵoj.
BiografioRedakti
Komenca vivoRedakti
Rubens naskiĝis en la germana urbo Siegen, kantono de Nassau-Dillenburg, al Jan Rubens kaj Maria Pypelincks. Lia patro, kalvinisto, kaj patrino eliris el Antverpeno al Kolonjo en 1568, post pliiĝanta religia maltrankvileco kaj persekutado de protestantoj dum la regado de Hispana Nederlando fare de la Duko de Alba.
Jan Rubens iĝis jura konsilisto (kaj amanto) de Ana de Saksio, dua edzino de Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau, setlis ĉe ŝia kortego en Siegen en 1570, kaj iĝis patro de ŝis filino Kristina kiu naskiĝis en 1571.[1]
Post enprizonigo de Jan Rubens, Peter Paul Rubens naskiĝis en 1577. La familio revenis al Kolonjo la venontan jaron. En 1589, du jarojn post la morto de sia patro, Rubens translokiĝis kun sia patrino Maria Pypelincks en Antverpenon, kie li edukiĝis kiel katoliko.
Religio figuros elstare en multo de lia laboro kaj Rubens poste iĝos unu el la estraj voĉoj de la stilo de la Katolika Kontraŭreformacio por pentrarto[2] (li diris "Mia pasio venas el la ĉielo, ne el la surteraj kontempladoj").
Pentra stiloRedakti
Rubens estis brila desegnisto. Tion montras la detalaj skizoj, kiuj postrestis de nekompletigitaj pentraĵoj. Li ofte faris ruĝajn subpentraĵojn, kiuj estis plialtigitaj per blanka koloro. Tiu ĉi koloro tralumetas en preskaŭ ĉiuj kompletigitaj verkoj. Kiel ĉiuj tipe barokaj pentristoj, la artaĵoj de Rubens estas tre kompleksaj.
VerkojRedakti
Elektitaj verkojRedakti
- Komencaj verkoj
Portreto de juna virino kun rozario, Muzeo Thyssen-Bornemisza, Madrido, ĉirkaŭ 1609
Venuso ĉespegule, 1615
Diana revene el ĉasado, 1615 Gemäldegalerie Alte Meister
Hipopotama ĉasado (1616). Rubens estas konata pro la frenezeca energio kaj karna bolado de liaj pentraĵoj.
- Historiaj portretoj
- Pejzaĝoj
Kastelo Het Steen kun ĉasisto, ĉ. 1635–8 (Nacia Galerio (Londono))
- Mitologiaj
La nasko de la Lakta Vojo, 1636-1637, Madrido, Muzeo Prado
Jupitero kaj Kalisto, 1613, Museumslandschaft de Hesse en Kassel
- Ciklo Maria de Medici (1622-1625)
- Religiaj pentraĵoj
- Nudaĵoj
Higia, 1615
- Helena Fourment kaj rilataj pentraĵoj
Helena Fourment en nuptovesto, detalo, dua edzino de la artisto. ĉirkaŭ 1630, nune en Alte Pinakothek
- Desegnoj
ReferencojRedakti
- ↑ H. C. Erik Midelfort, "Mad Princes of Renaissance Germany", paĝo 58, University of Virginia Press, 22a Januaro 1996. Retrieved 2a Februaro 2013.
- ↑ Belkin (1998): 11–18.
FontojRedakti
- Auwers, Michael, Pieter Paul Rubens als diplomatiek debutant. Het verhaal van een ambitieus politiek agent in de vroege zeventiende eeuw, in: Tijdschrift voor Geschiedenis – 123e jaargang, nummer 1, p. 20–33 nederlande
- Belkin, Kristin Lohse. (1998) Rubens. Phaidon Press. ISBN 0-7148-3412-2.
- Belting, Hans. (1994) Likeness and Presence: A History of the Image before the Era of Art. University of Chicago Press. ISBN 0-226-04215-4.
- Evers, Hans Gerhard: Peter Paul Rubens. F. Bruckmann, Munich 1942, 528 pages, 272 images, 4 color plates (Flemish edition at De Sikkel, Antwerp 1946). (Information on the book and download link)
- Evers, Hans Gerhard: Rubens und sein Werk. Neue Forschungen. De Lage Landen, Brussels 1943. 383 pages and plates (information on the book and download link)
- Held, Julius S. (1975) "On the Date and Function of Some Allegorical Sketches by Rubens." In: Journal of the Warburg and Courtauld Institutes. Vol. 38: 218–233.
- Held, Julius S. (1983) "Thoughts on Rubens' Beginnings." In: Ringling Museum of Art Journal: 14–35. (ISBN 0-916758-12-5).
- Jaffé, Michael. (1977) Rubens and Italy. Cornell University Press. ISBN 0-8014-1064-9.
- Martin, John Rupert. (1977) Baroque. HarperCollins. ISBN 0-06-430077-3.
- Mayor, A. Hyatt. (1971) Prints and People. Metropolitan Museum of Art/Princeton. ISBN 0-691-00326-2.
- Pauw-De Veen, Lydia de. "Rubens and the graphic arts". In: Connoisseur CXCV/786 (Aug 1977): 243–251.
BibliografioRedakti
- Alpers, Svetlana. The Making of Rubens. New Haven 1995.
- Heinen, Ulrich, "Rubens zwischen Predigt und Kunst." Weimar 1996.
- Baumstark, Reinhold. (1985) Peter Paul Rubens: the Decius Mus cycle. New York: The Metropolitan Museum of Art. ISBN 0-87099-394-1.
- Büttner, Nils, Herr P. P. Rubens. Göttingen 2006.
- Corpus Rubenianum Ludwig Burchard. An Illustrated Catalogue Raisonne of the Work of Peter Paul Rubens Based on the Material Assembled by the Late Dr. Ludwig Burchard in Twenty-Seven Parts, Edited by the Nationaal Centrum Voor de Plastische Kunsten Van de XVI en de XVII Eeuw.
- Lamster, Mark. Master of Shadows, The Secret Diplomatic Career of Peter Paul Rubens Arkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine New York, Doubleday, 2009.
- Lilar, Suzanne, Le Couple (1963), Paris, Grasset; Reedited 1970, Bernard Grasset Coll. Diamant, 1972, Livre de Poche; 1982, Brussels, Les Éperonniers, (ISBN 2-87132-193-0); Translated as Aspects of Love in Western Society in 1965, by and with a foreword by Jonathan Griffin, New York, McGraw-Hill, LC 65-19851.
- Sauerlander, Willibald. The Catholic Rubens: Saints and Martyrs (Getty Research Institute; 2014); 311 pages; looks at his altarpieces in the context of the Counter-Reformation.
- Schrader, Stephanie, Looking East: Ruben's Encounter with Asia, Getty Publications, Los Angeles, 2013. (ISBN 978-1-60606-131-2)
- Vlieghe, Hans, Flemish Art and Architecture 1585–1700, Yale University Press, Pelican History of Art, New Haven and London, 1998. (ISBN 0-300-07038-1)
Eksteraj ligilojRedakti
- Datumaro kun verkoj de Rubens
- Fotogalerio de verkoj en la ĉeĥa arta datumbazo Artchiv