Nassau (Lahn)
Nassau estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4 688 loĝantojn.
Nassau | ||||||
| ||||||
urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Lahn | |||||
Komunumaro | Bad Ems-Nassau | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02604 | |||||
Poŝtkodo | 56377 | |||||
Aŭtomobila kodo | EMS | |||||
Oficiala Municipokodo | 07141091 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Herbert Baum | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Am Adelsheimer Hof 1 56377 Nassau | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4688 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 19′ N, 7° 48′ O (mapo)50.3158333333337.8022222222222Koordinatoj: 50° 19′ N, 7° 48′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 100 m | |||||
Areo | 17,51 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-nassau.de/ | |||||
Kasteloj
redaktiLa ruino de la burgo Nassau staras proksime al la samnoma urbeto Nassau sur rokkonuso 120 m super la rivero Lahn. La konstruiganto estis el la familio Nassau, el kiu venas la regantoj de Nederlando kaj Luksemburgo.
La burgo Stein estas la ruino de montoburgo proksime al la urbo Nassau. Ĝi situas malsupre de la burgo Nassau inter la valoj de la rivero Lahn kaj la rojo Mühlbach.
La kastelo Stein estas kastelo en la centro de la urbo Nassau. Ĝi estis la sidejo de la kavalira familio von Stein. Interalie tie travivis sian junaĝon la prusa reformisto-ministro Heinrich Friedrich Karl von und zum Stein.
Famuloj
redakti- Heinrich Friedrich Karl Reichsfreiherr vom und zum Stein (1757-1831 en Cappenberg) estis prusa oficisto kaj reformanto administracia.