Izabela de Hispanio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Izabela de Kastilio. |
Izabela de Hispanio (aŭ Isabel de Hispanio), nome pli precize Isabel de Aragono kaj Kastilio aŭ Isabel de Trastamaro, naskiĝis la 2-an de oktobro 1470 en Dueñas, Palencio, mortis la 23-an de aŭgusto 1498 en Zaragozo) estis infantino (princino) de Kastilio kaj de Aragono kaj (progeedza) reĝino de Portugalio.
Isabel de Hispanio Isabel de Aragono kaj Kastilio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princino de Hispanio (denaske) Reĝino de Portugalio (progeedze) | |||||
Isabel de Hispanio, reĝino de Portugalio
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Isabel de Aragón y Castilla Isabel de Trastámara y Trastámara | ||||
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1470 en Dueñas, Provinco Palencio, Hispanio | ||||
Morto | 23-an de aŭgusto 1498 (27-jaraĝa) en Zaragozo, Hispanio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Postnaskaj komplikiĝoj vd | ||||
Tombo | Convento de Santa Isabel de los Reyes (en) vd | ||||
Religio | katolikismo | ||||
Lingvoj | hispana • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio Kronlando de Aragono Reĝlando Portugalio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Trastamaro | ||||
Patro | Fernando la 2-a de Aragono vd | ||||
Patrino | Isabel la 1-a vd | ||||
Gefratoj | Johano de Aragono kaj Kastilio, Johana de Kastilio, Maria de Hispanio, Katerino de Aragono, Alonso de Aragón (en) kaj Johano de Aragono vd | ||||
Edz(in)o | 1490-1491 Afonso, infanto de Portugalio • 1497-1498 Emanuelo la 1-a | ||||
Infanoj | Miguel da Paz | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aristokrato edz(in)o de monarĥo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
redaktiŜi estis la plej aĝa filino de la Katolikaj Gereĝoj, do destinata dekomence al la ŝtataj necesoj. Post la Milito de Sukcedo, per kiu ŝia patrino akiris la kronon, en 1476 ŝi estis proklamita heredonto de la Krono fare de parlamento de Madrigal. Tamen 8 jarojn post ŝia naskiĝo, naskiĝis ankaŭ ŝia frato Johano, kiu anstataŭis ŝin laŭ la sukcedaj ordo kaj ebloj. Tiele en 1480 Johano estis proklamita Princo de Asturio.
Laŭ la Traktato de Alcáçovas en 1479 oni antaŭplanis geedziĝon de ŝi kun la princo heredonto de Portugalio nome Alfonso, sed en 1483 oni nuligis tiun interkonsenton denove interkonsente kaj ambaŭ geinfanoj kiuj jam loĝis kune en la sama portugala kastelo revenis ĉiu al siaj propraj kortegoj. Finfine en 1490 Isabel edziniĝis al la portugala princo Alfonso kiam ŝi estis 20-jaraĝa kaj li nur 15-jaraĝa. Spite la evidentan ŝtatecan utilon de la geedziĝo la paro ŝajne enamiĝis, sed pro ŝajna akcidento (kelkaj opinias mortigo konvena al la Katolikaj Gereĝoj) Alfonso mortiĝis en 1491 kaj Isabel revenis al Hispanio senfila kaj vidvino. Ŝi estis tiom trista ke ŝi volis nur iĝi monaĥino.
Tamen la gepatroj devigis ŝin akcepti geedziĝon kun la reĝo de Portugalio nome Emanuelo la 1-a. Ŝi akceptis nur kondiĉe ke la portugala reĝo forpelu la judojn el Portugalio, kion li tute ne volis, sed devis akcepti por akiri konvenan geedziĝon, kiu okazis la 30-an de septembro 1497 en la ĉelima urbeto de Valencia de Alcántara.
La 6-an de oktobro 1497 mortiĝis ŝia frato la infanto Johano, princo de Asturio, kio igis ŝin denove heredonto de la regno de Kastilio. Isabel kaj Manuel estis kunvokataj de la Katolikaj Gereĝoj. La gereĝoj de Portugalio alvenis al la monaĥejo de Guadalupe la 7-an de aprilo 1498, kaj tie estis ricevataj de la Katolikaj Gereĝoj. Isabel estis tiam graveda kaj la 23-an de aŭgusto naskis filon nome Miguel de la Paz, kiu estis povunta herediĝi la tutan Iberion, sed mortis post du jaroj. Siaflanke Isabel mortis tuj postnaske.[1]
Notoj
redakti- ↑ Juan de Mariana: Historia general de España, vol. XIV, paĝo 13.