La hiperrealismo estas ĝenro de pentrarto kaj skulptarto kiu estas simila al la fotografio. La hiperrealismo estas konsiderata avanco de la fotarta realismo pro la uzataj rimedoj.[1] La termino aplikiĝas al arta movado kaj stilo sendependema kiu aperis en Usono kaj Eŭropo fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj.[2][3][4] La ĉefa celo estas reprezenti la realon tiom detale kaj realisme ke la verko aspektu kvazaŭ la reprezentita aĵo mem. La rigardanto devas supozi, ke temas pri foto anstataŭ pentraĵo aŭ realaĵo anstataŭ skulptaĵo. Kvankam tio baziĝas sur la principoj de realismo, temas pri superigo de la simplaj realismaj stiloj kaj ĝenroj, ĉefe de la fino de la 19a jarcento.

La hora del té (Tehoro), oleo sur tolo, 90x140cm, 2015, Magda Torres Gurza. De malproksime tiu verko aspektas foto; de proksime aŭ pligrandiginte oni vidas en la reflekto vere pentritajn bildojn.

La termino hiperrealismo estas aplikebla al la skulptarto kaj bildliteraturo (Luis García, Alex Ross, ktp).

Notoj redakti

  1. Bredekamp, Horst, Hyperrealism - One Step Beyond. Tate Museum, Publishers, UK. 2006. p. 1
  2. «Fragments Born of Water, Earth and Fire—Beyond Hyperrealism». 19a de marto 2014. Konsultita la 25an de februaro 2019.
  3. Phillips, Renee (Majo 2018). «Carole A. Feuerman ~ Leading Hyperrealist». Konsultita la 25an de februaro 2019.
  4. Bredekamp, Horst, Stafford, Barbara Maria (1a de januaro 2006). «Hyperrealism». Hyperrealism - One step beyond. Konsultita la 25an de februaro 2019.