Salvador Dalí i Cusí

Salvador Dalí i Cusí (Cadaqués, Alt Empordà, Katalunio, Hispanio 1872 - Figueres, Empordà, 1950) estis kataluna notario, liberpensulo, federalisto kaj esperantisto. Li estis konata kiel tiu kiu verkis la unuajn paĝojn pri Esperanto en kataluna lingvo. Li estis la patro de Salvador Dalí i Domènech, kies artisman intereson li helpis ĝis kiam la eksterordinara kondutaro de la pentristo apartigis ilin.

Salvador Dalí i Cusí
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1871 (1871-11-30)
en Cadaqués
Morto 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (78-jaraĝa)
en Figueres
Lingvoj Esperantokatalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Felipa Domènech i Ferrés
Infano Salvador Dalí
Okupo
Okupo notarioesperantistopolitikisto
vdr

Kiel esperantisto, Salvador Dalí i Cusí estis unu de la pioniroj de la disvastigo de la internacia helpolingvo Esperanto en Katalunio.[1] Tiel, en 1905 li verkis artikolon tripaĝan en la unua revuo de asocio esperantista kataluna, eldonita en Ceret de Paul Berthelot, kiu grupigis esperantistojn de ambaŭ flankoj de la Pireneoj. Li partoprenis ankaŭ en la 5a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en Barcelono en 1909, kun gravuloj kiel Pujulà i Vallés, Jaume Grau, Inglada Ors aŭ la propra Zamenhof, kiu estis kreinta la lingvon en 1887.[2]

Notoj redakti

  1. Poblet i Feijoo, Francesc. Els inicis del moviment esperantista a Catalunya (katalune kaj esperante). Barcelona: O Limaco Edizions, 2004, p. 120. ISBN ISBN 978-84-936728-1-2.
  2. Poblet i Feijoo, Francesc i Hèctor Alòs i Font. Història de l'esperanto als Països Catalans (katalune kaj esperante). Barcelona: Associació Catalana d'Esperanto, 2010. ISBN ISBN 978-84-936728-6-7.