Cadaqués (kataluna prononco: [kəðəˈkes]) estas urbo en la komarko Supra Empordà, en la Provinco Ĝirono, Katalunio, plej nordorienta Hispanio. Ĝi estas sur la golfo en la mezo de duoninsulo de la Kabo de Creus, proksime de la Kabo de Creus, sur la marbordo Costa Brava de Mediteraneo. Ĝi estas je iom pli ol du horoj el Barcelono, kaj tiele ĝi estas alirebla ne nur al turistoj, sed ankaŭ al homoj kiuj volas duan hejmon por semajnfinoj kaj someroj. En 2002, Cadaqués havis oficiale 2 612 loĝantojn, sed gis dekoble dum la pinto de la somera turisma sezono.

Cadaqués
municipo de Katalunio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 17488
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 912  (2023) [+]
Loĝdenso 110 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 3° 17′ O (mapo)42.2886111111113.2777777777778Koordinatoj: 42° 17′ N, 3° 17′ O (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 26,4 km² (2 640 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cadaqués (Provinco Ĝirono)
Cadaqués (Provinco Ĝirono)
DEC
Cadaqués
Cadaqués
Situo de Cadaqués
Cadaqués (Hispanio)
Cadaqués (Hispanio)
DEC
Cadaqués
Cadaqués
Situo de Cadaqués

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cadaqués [+]
vdr

Cadaqués havas specialan lokon en historio de arto. Eliseu Meifrèn estis la unua moderna artisto kiu loĝis en Cadaqués kaj donacis al la urbo multajn el siaj verkoj kaj marmoran tablotabulon sur kiu li skizis multajn el siaj jarcentfinaj fiŝkaptistoj.

Salvador Dalí ofte vizitis Cadaqués en sia infanaĝo, kaj poste tenis domon en Port Lligat, malgranda vilaĝo sur golfeto apud la urbo. Unu somerferio tie en 1916, paigita kun la familio de Ramón Pichot estis vidita kiel speciala grava por la arta karieroj de Dalí. Ankaŭ aliaj famaj artistoj, kiel Pablo Picasso, Joan Miró, Marcel Duchamp, Richard Hamilton, Albert Ràfols-Casamada, Antoni Pitxot, Henri-François Rey, Melina Mercouri kaj Maurice Boitel pasigis tempon tie. Cadaqués estis menciita en la rakonto "Tramontana" de Gabriel García Márquez.

La interesa submara vivo de tii trankvila fiŝkaptista vilaĝo estis studita dum kelkaj jaroj fare de la fikologo Françoise Ardré, longe antaŭ Cadaqués estis malkovritaj kaj transformita en celo por turismo. Lunde estas surstrata bazaro en Cadaqués, ĉe aŭtohaltejo. Tiu bazaro proponas ampleksan varion de produktoj.

Ĉefaj vidaĵoj redakti

Ĉefaj vidaĵoj estas strandeto ĉe la marbordo, preĝejo, ermitejo, proksima natura parko kaj Domo-Muzeo Salvador Dalí en Portlligat.

Bildaro redakti

 
Marbordo de Cadaqués.
 
Panoramo de Cadaqués.
 
Panoramo de Cadaqués vidita el la maro.

Bibliografio redakti

  • Galeria Cadaqués, obres de la collecció Bombelli. ISBN 84-89771-31-6. (MACBA 2006) katalune
  • El Cadaqués de Peter Harnden i Lanfronco Bombelli. ISBN 84-88258-75-5. Col·legi d'Arquitectes de Catalunya
  • El Vocabulari de Cadaqués. ISBN 84-87265-60-X, Ernesta sala, Parsifal Edicions, katalune
  • Cadaqués. Josep Pla. ISBN 84-261-0701-X. katalune aŭ hispane.
  • Contraband. Josep Pla. Pri kontrabando el Cadaqués.