Las Meninas

pentraĵo Diego Velázquez
La Meninoj
(Las Meninas)
Diego Velázquez, 1656
Oleo sur tolo
318 × 276 cm
Prado-Muzeo

Las Meninas, foje nomata La familio de Filipo la 4-a, estas unu el la plej famaj pentraĵoj fare de la hispana majstro Diego Velázquez. La pentraĵo estas hodiaŭ ekspoziciita en la Prado-Muzeo de Madrido.

La verko, finpretigita en 1656, bildigas la infantinon Margareta Teresa, la filinon de la reĝo Filipo la 4-a, sed ankaŭ Mariana de Aŭstrio kaj ŝiaj akompanantinoj. Fone de la ĉambro videblas la reĝaj geedzoj, danke al respeguliĝo. Maldekstre de la sceno situas Diego Velázquez, kiu pentris sin mem pentrante.