Chupa Chups [ĉupaĈUPS] estas hispana firmao dediĉita al la fabrikado kaj vendado de lekbombono. Ĝi estis fondita de la hispana Enric Bernat en 1958 en Villamayor (Asturio). La entrepreno apartenas al la grupo itala Perfetti Van Melle el 2006.

Chupa Chups
negoco • entrepreno vd
Dum 1958 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Enric Bernat vd
Sidejo Barcelono
Lando Hispanio
Agokampo lekbombonodolĉaĵo
Posedata de Perfetti Van Melle vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Chupa Chups.

En 1964 la asturia kompanjo eknomiĝis Chupa Chups.[1] En 1967 oni malfermis fabrikon en San Esteban de Sasroviras, en la provinco Barcelono.[1]

En 1969 la entrepreno malfermis fabrikon en Bajono. La produkto ekvendiĝis en Japanio en 1977, en Usono en 1980, en Germanio en 1982, en Rusio en 1989, en Ĉinio en 1994 kaj en Meksiko en 1996.[1] En 2013 ĝi estis vendita en 108 landoj.[2]

Unu el ĉefaj merkatoj estas Rusio. En 1991 oni inaŭguris la fabrikon de Chupa Chups en Sankt-Peterburgo, Rusio. En 1997, la hispana reĝo Johano Karlo la 1-a veturis al Moskvo kaj celebris la atingon de 1 000 milionoj da unuoj venditaj en tiu lando.

La rusaj kosmonaŭtoj portis Chupa Chups en 1995 al la kosmostacio Mir, kaj tiel ĝi iĝis la unua bombono konsumita en la kosmo.[1]

En 1994 oni malfermis fabrikon en Ŝanhajo, Ĉinio. En 1996 oni malfermis fabrikon en Toluca, Meksiko.

Famuloj kiel Johan Cruyff,[3] Rivaldo, Mariah Carey, Spice Girls, Harrison Ford, Giorgio Armani, Jorge Lorenzo, estis protagonistoj de reklamaj kampanjoj kaj oni vidis ilin en publikaj lokoj gustumantaj Chupa Chups. En televidserio de 1973, la aktoro Telly Savalas ludis la rolon de la leŭtenanto Kojak de la polico de Novjorko konsumante tiujn bombonojn.[4]

En 1968 Bernat venis al Figueres (Ĝirono) por mendi al la superrealisma artisto Salvador Dalí la realigon de logoo de la entrepreno. Dalí faris tion en malpli ol unu horo, nome bildo kun formo de flava floro. Al la logoo oni faris modifojn fine de la 1980-aj jaroj.[5][6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 «40 aniversario de Chupa Chups». El Mundo. 2008. Alirita la 25an de februaro 2019.
  2. Carmen Santo (27a de februaro 2013). «Chupa Chups: la historia de una marca de lo más dulce con sabor español». Puro marketing. Alirita la 25an de februaro 2019.
  3. Oriol Dotras (24a de marto 2016). «Johan Cruyff, del pitillo al Chupa Chups». La vanguardia. Alirita la 25an de februaro 2019.
  4. «Un documental sobre la historia del Chupa Chups». El Mundo. 27a de junio 2008. Alirita la 25an de februaro 2019.
  5. Elena Sanz. «¿Qué famoso pintor diseñó el logotipo de Chupa Chups?». Muy interesante. Alirita la 25an de februaro 2019.
  6. Juan José Jurado (2016). Cómo convertir tu empresa en una marca líder en el mercado. Mestas. ISBN 9788416365470.