Malfermi la ĉefan menuon

Filadelfia Artomuzeo

arta muzeo ĉe Filadelfio, Pensilvanio, Usono
(Alidirektita el Filadelfia Muzeo de Arto)
Enireja fasado.
Ĉefa konstruaĵo nokte.

La Filadelfia Artomuzeo, en angla Philadelphia Museum of Art, estas arta muzeo origine fondita en 1876 por la Centennial Exposition en Filadelfio (Pensilvanio).[1] La ĉefa muzekonstruaĵo estis kompletita en 1928[2] sur Fairmount, nome monteto sur la nordokcidenta pinto de la bulvardo Benjamin Franklin Parkway en ĉirkaŭvojo Eakins Oval.[3]

Enhavo

EnhavoRedakti

La muzeo administras kolektojn enhavantajn ĉirkaŭ 240 000 objektojn inklude gravajn aĵojn de eŭropa, amerika kaj azia devenoj.[4] La variaj klasoj de artaĵoj inkludas skulptaĵojn, pentraĵojn, presaĵojn, desegnojn, fotojn, armaĵojn kaj dekoraciajn artojn.[4]

La Filadelfia Artomuzeo administras kelkajn aneksojn kiel la Muzeo Rodin, ankaŭ ĉe la Benjamin Franklin Parkway, kaj la konstruaĵon Ruth kaj Raymond G. Perelman, kiu estas trans la strato ĝuste norde de la ĉefa konstruaĵo.[5] La Konstruaĵo Perelman, kiu malfermiĝis en 2007,[6] estas hejmo de pli ol 150 000 presaĵoj, desegnoj kaj fotoj, kun 30 000 vestaĵoj kaj tekstilaĵoj, kaj ĉirkaŭ 1000 modernaj kaj nuntempaj dezajnaĵoj kiel mebloj, ceramiko kaj vitraĵoj.[7] La muzeo ankaŭ administras la historiajn koloniepokajn domojn de Mount Pleasant kaj Cedar Grove, ambaŭ en Fairmount Park.[8] La ĉefa muzekonstruaĵo kaj ties aneksoj estas posedo de la urbo Filadelfio kaj administrata de registrita neprofita korporacio.[5]

Okazas kelkaj specialaj ekspozicioj en la muzeo ĉiujare, inklude vagantajn ekspoziciojn aranĝitajn kun aliaj muzeoj en Usono kaj eksterlande.[9][10] La nombro de vizitantoj de la muzeo estis 793 000 en 2017, kio rangigis ĝin inter la pinta cento de plej vizitataj artomuzeoj en la mondo.[11] La muzeo estas ankaŭ unu el la plej grandaj artomuzeoj en la mondo baze sur la galeria spaco.

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. "Centennial Origins: 1874–1876". History. Philadelphia Museum of Art. Alirita la 28an de februaro, 2019.
  2. Philadelphia Museum of Art: About Us: Our Story: 1920-1930. Philadelphia Museum of Art. Alirita 14a de marto, 2016.
  3. "Philadelphia Museum of Art: Homepage". Philadelphia Museum of Art. Alirita la 28an de februaro, 2019.
  4. 4,0 4,1 "Search Collections". Philadelphia Museum of Art. Alirita la 28an de februaro, 2019.
  5. 5,0 5,1 About Us: Administration. Philadelphia Museum of Art. Alirita 25a de februaro, 2016.
  6. About Us : Our Story : Perelman Building - Renovations and Expansion. Philadelphia Museum of Art. Alirita 3a de marto, 2016.
  7. About Us : Our Story : Perelman Building - Galleries & Spaces. Philadelphia Museum of Art. Alirita 3a de marto, 2016.
  8. "Visiting : Plan Your Visit : Historic Houses". Philadelphia Museum of Art. Alirita la 18an de decembro, 2017.
  9. On View: Past Exhibitions. Philadelphia Museum of Art. Alirita 25a de februaro, 2016.
  10. On View: Current Exhibitions. Philadelphia Museum of Art. Alirita 25a de februaro, 2016.
  11. Robert T. Rambo (n.d.). "2017 Annual Report" (PDF). Philadelphia Museum of Art. p. 19 (de PDF). Arkivita (PDF) el la originalo la 28an de marto, 2018. Alirita la 28an de februaro, 2019. "Admission income of $5.4 million and attendance of 793,000 were essentially at the same levels as 2016."

Eksteraj ligilojRedakti