Prinsenhof
La Prinsenhof ("La kortego de la Princo") en Delft Nederlando estas urba palaco konstruita dum la Mezepoko kiel monaĥejo. Pliposte ĝi servis kiel rezidejo por Vilhelmo la Silentulo. La konstruaĵo ankoraŭ ekzistas kaj nun estas komunuma muzeo. Vilhelmo estis murdita en la Prinsenhof en 1584; la truoj en la muro faritaj per la kugloj ĉe la ĉefŝtuparo ankoraŭ estas videblaj.
Hodiaŭ, la muzeo ekspozicias kolekton de nederlandaj pentraĵoj el la Ora Jarcento.
Eksteraj ligiloj redakti
- Prinsenhof komunuma muzeo (nederlande) Arkivigite je 2005-11-01 per la retarkivo Wayback Machine.