Jordi Pujol
kataluna politikisto
Jordi PUJOL i Soley (prononco [ˈʒɔɾði puˈʒɔl i suˈlɛj], naskiĝinta en Barcelono, 9-an de junio 1930) estas hispana politikisto, de kataluna sendependisma orientiĝo[mankas fonto], kiu historie estis kataluna naciisto. Dum 23 jaroj li estis prezidento de la Generalitato de Katalunio. Li estas edzo ekde 1956 de Marta Ferrusola i Lladós, havas sep filojn, unu el ili la politikisto Oriol Pujol i Ferrusola. La 25-an de julio 2014, Jordi Pujol agnoskis per komunikaĵo sendata al pluraj amaskomunikiloj ke li kaŝis dum 34 jaroj «monon situinta en la eksterlando». Laŭ kelkaj fontoj, la kvanto povus atingi 4 mil milionojn da eŭroj situantaj en la najbara Andoro, kaj en pliaj ŝtatoj de Eŭropo kaj Ameriko.