Ernest Hemingway
usona verkisto
Ernest HEMINGWAY [hemingŭej] komencis sian karieron kiel ĵurnalisto, li vojaĝis tra multaj landoj, partoprenis ambaŭ mondmilitojn kaj la enlandan militon en Hispanio. Liaj verkoj en simpla, sobra lingvaĵo rakontas pri la brutaleco de la vivo. Pro sia verko The Old Man and the Sea ("La oldulo kaj la maro") li en 1953 gajnis la Premion Pulitzer kaj en 1954 la Nobel-premion pri literaturo.
Sian vivon li finis per sinmortigo.
La ŝtatestro de Kubo, Fidel Castro, diris ke Hemingway estis unu el la plej bonaj verkistoj de Kubo. En Key West, Florido, Usono, kie li loĝis, kaj en San Miguel del Padrón sude de Havano, Kubo ekzistas muzeoj de Hemingway.
Listo de verkojRedakti
- Three Stories and Ten Poems (poemoj kaj rakontoj, 1923) - "Tri noveloj kaj dek poemoj"
- The Sun also Rises (romano, 1926) - "La suno ankaŭ leviĝas"
- A Farewell to Arms (romano, 1929) - "Adiaŭo al la armiloj"
- Death in the Afternoon (eseo pri la taŭrobatalo, 1932) - "Morto en la posttagmezo"
- The Snows of Kilimanjaro (novelo, 1936) - "La neĝoj de Kilimanĝaro"
- For Whom the Bell Tolls (romano, 1940) - "Por kiu sonas la sonorilo"
- Across the River and into the Trees (romano, 1950) - "Trans la riveron kaj en la arbojn"
- The Old Man and the Sea (novelo, 1952) - "La oldulo kaj la maro"
En Esperanto aperisRedakti
- La oldulo kaj la maro (el "The Old Man and the Sea"), tradukita de Fernando de Diego. Ilustraĵoj de C. F. Tunnicliffe kaj Raymond Sheppard. — Chapecú Eld. Eldonejo Fonto, 1996. — 99 p. : ilustr. — (Fonto-Serio ; 28); dua eldono en 2001.
- La neĝoj de Kilimanĝaro (el "The Snows of Kilimanjaro"), tradukita de Edwin Grobe. — Tempe, Ariz.: Arizona-Stelo-Eld., 2000. — 20 p.
Eksteraj ligilojRedakti
- Esperantigo de la libro Unuetaĝa Usono, kie en la sepa ĉapitro menciitas Hemingway (angle, Esperante, ruse)
- . La oldulo kaj la maro — bona traduko de la bonega libro (esperante). Ipernity (2012-06-11). Arkivita el la originalo je 2016-06-30. Alirita 2016-06-30.
- . Norda Odiseado de Jack London: kontraŭdiraj impresoj (esperante). Ipernity (2011-12-03). Arkivita el la originalo je 2016-06-30. Alirita 2016-06-30.