San Miguel del Padrón
San Miguel del Padrón estas komunumo de la Provinco Havano, en Kubo. Ĝia teritorio etendiĝas sur areo de 25,55 km² (3,5% de la tuta provinco) el kiu 29% servas por agrikulturo. En la komunumo loĝas 159 000 homoj.
San Miguel del Padrón | |||
---|---|---|---|
municipo de Kubo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 6′ N, 82° 20′ U (mapo)23.096388888889-82.326666666667Koordinatoj: 23° 6′ N, 82° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 97 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Miguel del Padrón [+] | |||
Geografio redakti
La komunumo San Miguel del Padrón situas sude de la urbo Havano en distanco de proksimume 15 kilometroj de la marbordo ĉe la koordinatoj 23° 05′ 47″ N 82° 19′ 36″ U / 23.09639 °N, 82.32667 °U (mapo). La komunumo konsistas el la vilaĝoj Virgen del Camino, Martin Perez, Diezmero, San Francisco de Paula kaj Juanelo.
Trafiko redakti
En sudoriento de la komunumo pasas la vojo Carratera Central, kiu konetas la vojon Via Blanca kun la grava vojo n-ro 11. Per la tiel nomitaj kameloj, al busoj transformitaj kamjonoj, la komunumo estas konektita kun la centro de Havano. La busoj tamen veturas malregule kaj ilia kapacito estas malsufiĉa. La ĉefa strato de la komunumo estas la Calzada San Miguel del Padrón, kiu trapasas la tutan komunumo de nordo al sudo.
Historio redakti
Ĝis en la jaro 1976 San Miguel del Padrón konstituiĝis kiel aparta komunumo, ĝia terrtorio apartenis al la komunumo Guanabacoa.
Vidindaĵoj redakti
En San Francisco de Paula troviĝas la Muzeo Hemingway en la vilao, kie la fama verkisto Ernest Hemingway pasis grandan parton de sia vivo.
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion San Miguel del Padrón – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)