Stephen Crane

Stephen CRANE (naskiĝis je la 1-a de novembro 1871 en Newark (Nov-Ĵerzejo) - mortis en Badenweiler en Germanio je la 5-a de junio 1900) estis usona verkisto. Li estis ĵurnalisto kiu verkis ankaŭ novelojn, romanetojn kaj poemojn. Li estas rigardata kiel unu el la plej fruaj kaj plej gravaj naturalismaj verkistoj en Usono. Li estis la 14-a ido de metodista pastro.

Stephen Crane
SCrane2.JPG
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1871 (1871-11-01)
en Newark
Morto 5-an de junio 1900 (1900-06-05) (28-jara)
en Badenweiler, Grandduklando Badeno, Flag of Germany (1867–1918).svg Germana Imperiestra Regno
Mortis pro tuberkulozo [#]
Tombo Evergreen Cemetery [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Sirakuza Universitato • Claverack College • The Pennington School [#]
Familio
Patro Jonathan Townley Crane [#]
Patrino Mary Helen Peck Crane [#]
Profesio
Alia nomo Johnston Smith [#]
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto • basbalisto • romanisto • scenaristo [#]
Aktiva dum 1886– [#]
Verkado
Verkoj The Red Badge of Courage [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Jam en la aĝo de 16 jaroj, Stephen Crane helpis la fraton Townley en verkado de artikoloj por lokaj ĵurnaloj laŭ la bordo novĵerzeja kaj por la novjorka Tribune. Li studentis ĉe Kolegio Lafayette kaj la Universitato de Sirakuzo. Post la morto de la patrino (lia patro mortis pli frue) en 1890, li translokis sin al Novjorko, kie li vivtenis sin per verkado kaj ĵurnalismo, vivante kiel "bohemo". Dum tiu tempo li observis la senhavularon en la malriĉega kvartalo nomata "Bowery" por ellabori la enhavon de sia unua libro, la mallonga romano Maggie: A Girl Of The Streets (1893: Manjo: Knabino de la stratoj).

En 2007 ELNA anoncis premion por la esperantigo de War is kind.[1]

  1. https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/Members/timwestover/PremioHarlow/