Norman Mailer
Norman MAILER (31-a de januaro 1923 en Long Branch, Nov-Ĵerzejo – 10-a de novembro 2007) estis usona verkisto, scenaristo, reĝisoro kaj aktoro.
Norman Mailer | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Norman Kingsley Mailer | |||||
Naskonomo | Norman Kingsley Mailer | ||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1923 en Longa Branĉo | ||||
Morto | 10-an de novembro 2007 (84-jaraĝa) en Novjorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Provincetown Cemetery vd | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Nov-Ĵerzejo • Provincetown • Longa Branĉo • Broklino vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo • Universitato Harvard • Boys High School • Boys and Girls High School vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Isaac Barnett Mailer vd | ||||
Patrino | Fanny Schneider vd | ||||
Edz(in)o | Adele Morales • Jeanne Campbell • Norris Church Mailer • Bea Silverman • Beverly Rentz Bentley • Carol Stevens vd | ||||
Infanoj | Stephen Mailer • John Buffalo Mailer • Kate Mailer • Michael Mailer • Danielle Mailer • Elizabeth Anne Mailer • Maggie Alexandra Mailer • Susan Mailer vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Andreas Wilson vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto • aktoro • filmreĝisoro • scenaristo • romanisto • eseisto • verkisto • dramaturgo • poeto • filmproduktoro • filmmuntisto • historiisto • biografo • teatra aktoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sian junaĝon li pasigis en la Nov-Jorka urboparto Brooklyn. Li studis konstruteknikon en la Universitato Harvard, fariĝis soldato en 1943 kaj ekstudis en 1947 en La Sorbonne.
En sia unua romano The naked and the dead li priskribis siajn spertojn kiel soldato en la Pacifiko. Pliajn verkojn karakterizas temoj kiel perfortemo kaj seksaj neŭrozoj. Politike maldekstra, Norman Mailer akre kritikis la usonan socion. Pro sia raportaĵo The armies of the night temanta pri la protestmovado kontraŭ la milito de Usono kontraŭ Vjetnamio li en la jaro 1969 gajnis la Premion Pulitzer. Duan fojon li gajnis tiun ĉi literaturopremion en 1980, pro la romano Executioner’s song.
Norman Mailer dumtempe estis proksima amiko de Marilyn Monroe, pri kiu li verkis biografion. Li sensukcese kandidatis por la posteno de la urbestro de Nov-Jorko kaj en 1980 li dum ioma tempo iĝis la prezidanto de la Usona sekcio de la PEN-Klubo.
Famaj verkoj redakti
- The naked and the dead (romano, 1948)
- An American dream (romano, 1965)
- The armies of the night (romano, 1968)
- Marilyn : a biography (biografio, 1973)
- Executioner’s song (romano, 1979)
- Ancient evenings (romano, 1983)
- Tough guys don’t dance (romano, 1984 – filmigita en 1987)
- The castle in the forest (romano, 2007)