Malfermi la ĉefan menuon

Saul Bellow

nord-amerika verkisto

Saul BELLOW [sol BEloŭ], naskita kiel Solomon Bellows la 10-an de junio 1915 en Lachine (Montrealo, Kebekio), mortinta la 5-an de aprilo 2005 en Brookline (Masaĉuseco), estis nord-amerika verkisto, kanaddevena judo. Li ricevis la literaturan Nobel-premion en 1976.

Saul Bellow
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Saul Bellow.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1915 (1915-06-10)
en Lachine, Kebekio, Canadian Red Ensign (1868–1921).svg Kanado
Morto 5-an de aprilo 2005 (2005-04-05) (89-jara)
en Brookline, Masaĉuseco, Flag of the United States.svg Usono
Tombo Brattleboro (Vermonto)
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Montrealo • Brookline
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Universitato de Ĉikago • Nordokcidenta Universitato
Subskribo Saul Bellow
Familio
Edz(in)o Alexandra Bellow
Infano Adam Bellow
Profesio
Profesio verkisto • romanisto • universitata profesoro • eseisto • aŭtoro
Verkoj The Adventures of Augie March
Herzog
Henderson the Rain King
Information icon.svg
vdr

La gepatroj de Bellow estis migrintoj el Sankt-Peterburgo, kiuj en 1913 iris al Kanado. Naŭ jarojn Solomon vivis en la poliglota antaŭurbo Lachine, inter grekaj, italaj, polaj, rusaj kaj ukrainaj enmigrintoj. Post la morto de lia patro, en 1924, la familio iris al Ĉikago. Je la aĝo de kvar jaroj la knabo lernis legi, en la hebrea lingvo, por legi la Biblion. La sperto de legado profunde influis lin; amiko poste diris, ke li "ensorbis librojn kiel aliaj homoj enspiras aeron".

Bellow ekstudis filologion en la Universitato de Ĉikago, sed post du jaroj transiris al Nordokcidenta Universitato (Ilinojo) por diplomiĝi pri antropologio kaj sociologio. Oni sugestis ke la studo de tiuj fakoj forte influis lian literaturan stilon.

Bellow komence verkis recenzojn pri libroj, sed baldaŭ komencis verki proprajn novelojn, kiuj havigis al li la reputacion de unu el la pintaj novelistoj anglalingvaj de la 20-a jarcento. Kiel unua li trifoje gajnis la usonan literaturan premion "National Book Award", per jenaj verkoj:

  • The Adventures of Augie March (1953)
  • Herzog (1964)
  • Mr. Sammler's Planet (1969)

Eksteraj ligilojRedakti