Kilimanĝaro

Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nacia Parko Kilimanĝaro kaj Regiono Kilimanĝaro.

Kilimanĝaro estas monto en Tanzanio, la plej alta monto en Afriko. Kilimanĝaro nomiĝas ankaŭ "tegmento de Afriko". Post la sendependiĝo de Tanzanio en 1961 oni renomis la Kibo-pinton "Uhuru Peak" (pinto de libereco).

Kilimanĝaro
svahile: Kilima Njaro, masaje: Oldoinyo Oibor
vulkano
Kilimanjaro PIA03355.jpg
Kilimanĝaro
Kromnomo: Tegmento de Afriko
Lando Tanzanio Tanzanio
Regiono Regiono Kilimanĝaro
Montaro Afrika plataĵo
Kilimanĝaro
 - situo Mavenzi
 - alteco 5 149 m s. m.
 - koordinatoj 03° 04′ 33″ S 37° 21′ 12″ O / 3.07583 °S, 37.35333 °O / -3.07583; 37.35333 (mapo)
Vulkana pinto
 - situo Kibo
 - alteco 5 892 m s. m.
Vulkana pinto
 - situo Ŝira
 - alteco 3 962 m s. m.
Rifto Granda Rifto
Tipo de vulkano Stratovulkano
Vegetaĵaro
Plej facila aliro Marangu, Mweka, Umbwe, Ŝira, Rongai
Unua grimpo Hans Meyer
 - dato 6-a de oktobro 1889
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Nacia Parko Kilimanĝaro
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 403
Regiono Afriko
Kriterioj vii
Lasta erupcio Neniu en registrita historio
Situo enkadre de Tanzanio
Fire.svg
Situo enkadre de Tanzanio
Situo enkadre de Afriko
Fire.svg
Situo enkadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kilimanjaro
Plej alta monto de Afriko
Kilimanĝaro - kratero Kibo.
Kilimanĝaro.
Sur la pinto de Kilimanĝaro.

Kilimanĝaro havas tri pintojn:

  • Kibo (5.892 m) (malnovaj libroj kaj mapoj indikas ankoraŭ 5.895 m)
  • Mavenzi (5.149 m)
  • Ŝira (3.962 m)

Kilimanĝaro situas en norda Tanzanio (2° 50" 30' sude, 37° 00" 35' oriente) apud la limo kun Kenjo.

Unue atingis la pinton la 6an de oktobro 1889 Hans Meyer kaj Ludwig Purtscheller.

La natura parko nomita laŭ ĝi apartenas al la Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Nomo kaj historio

La origino de la nomo Kilimanĝaro ne estas konata, sed ekzistas multaj teorioj pri tio.[1] Multaj el tiuj teorioj supozas, ke la nomo Kilimanĝaro dividiĝas en Kilima (svahile por "monteto") kaj Njaro, kies supozita origino varias laŭ la teorio - por kelkaj temas pri malnova svahila vorto por "blanka" aŭ "brilanta", dum por aliaj ĝi venas el ne-svahila fonto, ekzemple de la ĉaga vorto jaro, kiu signifas "karavano". La problemo kun ĉiuj ĉi teorioj estas ke ili ne klarigas kial la diminutiva kilima estas uzata anstataŭ la vorto por monto, mlima. Alia aliro estas supozi, ke la nomo devenas de la ĉaga kilemanjaarekilemajyaro, kiu signifas "venkanta la birdon/leopardon/karavanon". Tamen tiu ĉi teorio ne povas klarigi la fakton ke la nomo Kilimanĝaro ne estis uzata en la ĉaga lingvo ĝis antaŭnelonge.[1]

En la 1880-aj jaroj, la monto iĝis parto de Germana Orient-Afriko kaj estis nomita "Kilima-Ndscharo" en germana sekvante la svahilajn nomerojn.[2]

La 6an de oktobro 1889, Hans Meyer atingis la plej altan montopinton de la kraterbordo de Kibo. Li nomis ĝin "Kaiser-Wilhelm-Spitze" ("Montopinto Kaiser Vilhelmo").[3] Tiu nomo ŝajne estis uzita ĝis Tanzanio estis formita en 1964,[4] kiam la montopinto estis renomita "Uhuru", signife "Libero" en svahila.[5] La Kaiser Wilhelm-Spitze, kun ties alto de 5895 metroj (19 340 futoj) estis konata tiam kiel plej alta montopinto de la Germana Imperio.

Grimpohistorio

Laŭ la fama angla geografo Halford Mackinder: "Estis la misiisto Rebmann de Mombasa kiu, en 1848, la unua informis pri la ekzisto de Kilimanĝaro."[6] En 1861, la germana oficiro Barono Carl Claus von der Decken kaj la juna brita geologo Richard Thornton (1838–1863) faris unuan klopodon grimpi al Kibo,[7] sed "atingis ne pli ol 8,200 futojn"[8] (2,500 metroj). En 1862, Von der Decken klopodis duafoje kun Otto Kersten. Ili atingis alton de 14,000 futoj (4,280 metroj).[9][10]

En 1887, dum sia unua klopodo grimpi la Kilimanĝaron, la germana prigeologia profesoro Hans Meyer atingis la bazon de Kibo, sed devis reveni, ĉar li ne havis taŭgan ekipon necesan por elteni la profundan neĝon kaj glacion sur Kibo. La venontan jaron, Meyer planis alian klopodon kun la kartografiisto Oscar Baumann, sed la mision malsukcesis kiel konsekvenco de la Abuŝiria Ribelo. Meyer kaj Baumann estis kaptitaj kaj tenitaj kiel otaĝoj, kaj povis fuĝi nur post elaĉeta pago de dekmilo da rupioj.[11]

En 1889, Meyer revenis al Kilimanĝaro kun la aŭstria montogrimpisto Ludwig Purtscheller por tria klopodo. La sukceso de tiu klopodo estis bazita sur la establado de kelkaj kampadejoj kun manĝoliverado por ke multaj klopodoj al la pinto povus esti farita sen neceso descendi. Meyer kaj Purtscheller venis preskaŭ ĉe la kraterbordo en la 3a de Oktobro sed revenis lace post lasi piedspurojn sur la frosta deklivo. Tri tagojn poste, kvardeka naskiĝtago de Purtscheller, ili atingis la plej altan pinton en la suda bordo de la kratero. Ili estis la unuaj kiuj konfirmis ke Kibo havas krateron. La 18an de Oktobro, ili reascendis al Kibo por eniri kaj studi la krateron, krestirante la bordon ĉe Hans Meyers Notch. Totale, Meyer kaj Purtscheller pasigis 16 tagojn kaj faris ĉirkaŭ 15 000 futojn (4 600 m) dum sia ekspedicio. Ili estis akompanataj en siaj kampadejoj de Mŭini Amani de Pangani, kiu kuiris kaj havigis al la lokoj akvon kaj fajrolignon.[12]

Geologio

 
Tridimensia modelo de Kibo.

Kilimanĝaro estas la plej alta vulkano en la mondo, ĝiaj tri pintoj estas la tri plej grandaj malfermaĵoj (la kratero Kibo estas 2,5 kilometrojn diametra) el ĉirkaŭ 250. Ŝira kaj Mavenzi estas estingiĝintaj, Kibo dormanta, ĝi ankoraŭ elsputas sulfurgasojn kaj akvovaporojn (fumaroloj). Kelkaj faloj kaj terglitoj okazis ĉe Kibo en la pasinto, el kiu unu kreis la areon konata kiel Okcidenta Fendo.

La aĝo de Kilimanĝaro estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, ĝiaj plej grandaj erupcioj okazis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 al 360 000 jaroj,[13] el kiuj la lasta antaŭ 400 jaroj. Ĝi estas granda stratovulkano.

Neĝokovrilo

La neĝo ĉe la pinto de la monto degelas plejverŝajne pro la tutmonda varmiĝo. En 1912 ili estis 85 % pli granda ol en 2007, kaj inter 2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Laŭ konkludoj de la usona esploro publikigita la 2-an de novembro 2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperante Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. "Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam esploristoj kalkulis la volumenon da glacio perdita de la montaj glacikampoj," diras la kunaŭtoro de la studo Lonnie Thompson, profesoro de pri-teraj sciencoj ĉe la Ŝtata Universitato de Ohio. Laŭ li ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.

La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris Lonnie Thompson.

La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.[14]

Nacia Parko Kilimanĝaro

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia Parko Kilimanĝaro.

La Nacia Parko Kilimanĝaro (angle Kilimanjaro National Park, svahile Hifadhi ya Taifa ya Mlima Kilimanjaro) estas nacia parko de Tanzanio, situanta 300 kilometrojn sude de la ekvatora linio, en regiono Kilimanĝaro en Tanzanio. Ĝi situas proksime al urbo Moshi kaj inkluzivas la tutan monton Kilimanĝaro super la arbolinio kaj la ĉirkaŭa montpasejo super 1 820 metroj. Ĝi kovras areon de 1 688 km². La parko generis 51 milionojn da USD en enspezoj en 2013,[15]:285 la dua plej granda kvanto de iu ajn alia nacia parko en Tanzanio.[16]:258 Ĝi estas enskribita en la Listo de mondaj heredaĵoj ekde 1987.[17]

La Tanzania Aŭtoritato pri Naciaj Parkoj informis, ke tiu parko registris 57 456 turistojn dum la buĝeta jaro de 2011–12, el kiuj 16 425 piediris la monton; La Ĝenerala Administra Plano specifas jaran kapaciton de 28 470.[18] La montogrimpistoj generis neregulajn kaj sezonajn laborpostenojn por ĉirkaŭ 11 000 gvidistojn, portistoj, kaj kuiristoj en 2007.[19] Ekestis polemikoj pri iliaj malbonaj laborkondiĉoj kaj netaŭgaj salajroj por tiuj laboristoj.[15]:287–291[16]:259[19]

Naturo

Flaŭro

 
La nubarbaro en la vojo Marangu sur la sudorienta deklivaro.

Naturaj arbaroj kovras ĉirkaŭ 1000 km² en Kilimanĝaro.[20] En la baza areo maizo, faboj, sunfloroj kaj, sur la okcidenta flanko, tritiko estas kultivataj. Estas ankaŭ restaĵoj de vegetaĵaro de iama savano kun Acacia, Combretum, Terminalia kaj Grewia. Inter 1000 m kaj 1800 m, aperas ankaŭ agroforstado de kafo kiel parto de la hejmĝardenoj de Ĉagoj. Natura vegetaĵaro sur montara altitudo (Strombosia, Newtonia, kaj Entandrophragma) estas limigita al neatingeblaj valoj kaj gorĝoj[21] kaj estas komplete diferenca el la vegetaĵaro je pli altaj altitudoj. Sur la suda deklivaro montararbaroj estas Ocotea usambarensis same kiel filikoj kaj epifitoj, pli supre en nubarbaroj Podocarpus latifolius, Hagenia abyssinica kaj Erica excelsa kreskas bone inter nebul-dependaj muskoj. Sur pli sekaj nordaj deklivoj olivarboj, Croton-Calodendrum, Cassipourea, kaj Juniperus formas arbarojn laŭ ordo de pliiĝanta altitudo. Inter 3100 m kaj 3900 m estas arbustoj de Erica kaj makiso, sekvataj de Helichrysum ĝis 4500 m.[22][23] Estis observitaj neofitoj, tio estas novaj neindiĝenaj plantoj kiel Poa annua.[22]

Registroj el la kratero Maundi je 2780 m indikas, ke la vegetaĵaro de Kilimanĝaro variis laŭlonge de la tempopaso. Arbara vegetaĵaro retiriĝis dum la Lasta Glacia Maksimumo kaj la zono de erikaca vegetaĵaro malaltiĝis je 1500 m antaŭ inter 42 000 kaj 30 000 jaroj pro la pli sekaj kaj pli malvarmaj kondiĉoj.[21]

Faŭno

 
Elefantoj en la Nacia Parko Amboseli antaŭ la Monto Kilimanĝaro.

Grandaj animaloj estas raraj sur Kilimanĝaro mem kaj estas pli oftaj en la arbaroj kaj malaltaj partoj de la monto. Elefantoj kaj afrikaj bubaloj estas inter la animaloj kiuj povas esti trafitaj hazarde fare de naturaventuristoj. Ankaŭ la arbusteja tragelafo (Tragelaphus sylvaticus), kameleonoj, madokvoj, silvikaproj, mungotoj, mielsuĉuloj, kaj verukaproj estis registritaj. Zebroj, leopardoj kaj hienoj estis observitaj sporade sur la Ŝira altebenaĵo.[24] Specifaj specioj asociaj kun la monto estas la Kilimanĝara krociduro[25] kaj la kameleono Kinyongia tavetana.[26]

Sportaj atingoj

 
Dekjarulo Colin Barker sur la montopinto Uhuru, Decembro 2020.

La plej aĝa persono kiu grimpis la Monton Kilimanĝaro estas Anne Lorimor, kiu atingis la montopinton Uhuru je la 3.14 p.m. de loka horo la 18an de Julio 2019 kiam aĝis 89 jarojn kaj 37 tagojn.[27] La plej aĝa viro kiuj atingis la montopinton estas la usona Robert Wheeler, kiu estis 85 jarojn kaj 201 tagojn aĝa kiam li venis sur montopinto la 2an de Oktobro 2014.[28] Maxwell J. Ojerholm de Masaĉuseco, Usono, atingis la montopinton Uhuru, nome la vera pinto, senhelpe estante nur dek jarojn aĝa la 4an de Julio 2009, laŭ la malfacila vojo Maĉame. Colin M. Barker de Misurio, Usono, poste kompletigis la saman vojon estante dek jarojn aĝa la 22an de Decembro, 2020. Theodore Margaroli el Londono estante ankaŭ 10-jaraĝa atingis la montopinton senhelpe el la Okcidenta Fendo, nome plej kruta, sed ankaŭ plej spektakla vojo en 2019.[28][29] Spite aĝo-limon de 10 jaroj por ricevi grimpopermeson, Keats Boyd el Los-Anĝeleso atingis la pinton la 21an de Januaro 2008 je aĝo de 7.[28] Tiu registro estis egalita de Montannah Kenney el Teksaso en Marto 2018.[28][30] La plej rapida ascendo kaj la plej rapida ascendo-descendo estis registrita de la svis-ekvadora montogvidisto Karl Egloff. La 13-an de Aŭgusto 2014, gvidinte grupon al la montopinto la antaŭajn tagojn, li kuris el Pordo Umbwe ĝis la pinto en 4 horoj kaj 56 minutoj kaj revenis al la Pordo Mweka je 1630 m en totala tempo de 6 horoj, 42 minutoj kaj 24 sekundoj.[31][32] Antaŭaj registroj, uzante la saman vojon, estis faritaj de la hispana montarkuristo Kílian Jornet (ascendo en 5:23:50, ascendo-descendo 7:14 la 29a de Septembro 2010) kaj de la tanzana gvidisto Simon Mtuy (senhelpa ascendo-descendo en 9:21 la 22an de Februaro 2006).[33][28][34]

Rekordo de ascendo-descendo estis farita de Fernanda Maciel el Brazilo en tempo de 10 horoj kaj 6 minutoj.[31] Ŝia ascenda tempo de 7:08 estis rompita la 23an de Februaro 2018 fare de la dana ultramaratona kuristino Kristina Schou Madsen per tempo de 6:52:54 el Pordo Mweka.[31][35]

Ankaŭ grimpoj fare de diskapabluloj altiris atenton. Bernard Goosen el Sudafriko, sur rulseĝo ascendis Kilimanĝaron en ses tagoj en 2007. En 2012, Kyle Maynard kiu havas nek antaŭbrakojn nek krurojn, rampis senhelpe ĝis la pintomonto de Kilimanĝaro.[28]

En 2020, teamo komponita de du duoblaj super-genue amputitoj, nome nepalano Hari Budha Magar kaj Justin Oliver Davis, supreniris al Kilimanĝaro. Ili foruzis ses tagojn por kovri la 56 km de distanco ĝis la montopinto.[36]

Estas sep oficialaj vojoj laŭ kiuj oni ascendu kaj descendu al kaj el Kilimanĝaro: Lemosho, Lemosho Western-Breach (Okcidenta Fendo), Machame, Marangu, Mweka, Rongai, Shira, kaj Umbwe.[37] La vojo Machame povas esti kompletigita en ses aŭ sep tagoj,[38] Lemosho en ses ĝis ok, kaj la vojoj de la Norda Cirkvito en sep aŭ pliaj tagoj. La vojo Lemosho povas esti pluigita ankaŭ tra la Okcidenta Fendo, atingante la pinton tra la okcidenta flanko de la monto. La Okcidenta Fendo estas pli fora kaj evitas la 6-horan noktomezan ascendon al la pinto (kio okazas ĉe aliaj vojoj). La Rongai estas la plej facila el la kampadejaj vojoj.[39] Ankaŭ la Marangu estas relative facila, sed ofte tro uzata; gastigado okazas en kunhavitaj kabanoj.[40] La vojo Lemosho Okcidenta Fendo ekas sur la okcidenta flanko de Kilimanĝaro je Lemosho kaj pluas al la pinto tra la vojo de la Okcidenta Fendo.[41][42]

La grupo Active Woman (Aktivaj virinoj) planis projekton per kiu en junio 2021 supreniros la montopinton grupon de virinoj uzante montobiciklojn, kiel montro de la povo de virinoj, sed ankaŭ kiel reklama programo por financi la aĉetadon de bicikloj por ke la junulinoj de la regiono povu aliri al lernejoj pli komforte.[43]

Mortoj

Laŭ la "Kilimanjaro Christian Medical Centre" en Moshi, 25 personoj mortis el Januaro 1996 ĝis Oktobro 2003 grimpante la monton. Dek sep estis inoj kaj ok estis viroj, game laŭ aĝo el 29 ĝis 74. Dek kvar mortis el forta altaltituda malsano, kiel unu kun HACE (Altaltituda cerba edemo), kvin kun HAPE (Altaltituda pulma edemo), kaj ses kun ambaŭ. La ceteraj dek unu mortoj rezultis el traŭmato (3), korinfarkto (4), pneŭmonito (2), kor-pulma malfunkciado pro alia kaŭzo (1), kaj akuta apendicito (1). La ĝenerala mortindico estis po 13.6 por 100 000 grimpistoj."[44] La 11an de Oktobro, 2020, fajro ekis sur la Monto Kilimanĝaro kaj konsumis 28 kvadratajn kilometrojn de vegetaĵaro [8]

Beletro

 
Kilimanĝaro en 1911.

La monto stimulis plurajn verkistojn:

  • Jules Verne verkis en sia novelo "Kaose" (Sans dessus dessous) pri fantasta ekspedicio en tiun regionon.
  • Ernest Hemingway tie verkis sian novelon "La neĝoj de Kilimanĝaro" (The snows of Kilimanjaro) en 1936.[45] La historio estis adaptita en la filmo "The Snows of Kilimanjaro" (1952).[46]
  • Under Kilimanjaro estas ne-fikcia novelo (fikciigita memorverko) de Ernest Hemingway pri siaj veturoj en la regiono.[47]
  • Sia bor på Kilimandjaro (Sia loĝas en Kilimanĝaro) estas porinfana libro de 1958 de la sveda verkistino Astrid Lindgren.[48]
  • Filles de Kilimanjaro estas albumo de 1968 de Miles Davis.
  • La Kibo-kratero aperas klare en la refilmo de 2019 de la filmo de Walt Disney de 1994 nome The Lion King (La leona reĝo).

Specialaj aferoj

  • Laŭ la Tanzania Aŭtoritato de Naciaj Parkoj, la unua geedziĝo okazinta sur la monto sub la pinto okazis la 21an de Septembro 2014, kiam usona paro geedziĝis en la Kampadejo 2 de Ŝira.[49][50] En 2011, paro geedziĝis sur la montopinto.[51]
  • La 26an de Septembro 2014, nova monda rekordo estis la plej altaltituda kriketludo okazinta kiam grupo de internacia kriketistoj ludis sur ebena kratero en la monto je altitudo de 5730 m.[52]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Etimologio de la nomo Kilimanĝaro angle
  2. Briggs, Philip (1996): "Guide to Tanzania; 2a eldono." Bradt Guides.
  3. "German Contributions to the Cartography of South West and East Africa from Mid 19th Century to World War I", Proceedings of the 21st International Cartographic Conference, Durban, South Africa, de I. J. Demhardt, Department of Geography, University of Technology Darmstadt, paĝo 903, 2003
  4. aludas ekzemple al "Further Notes on the Kibo Inner Crater and Glaciers of Kilimanjaro and Mount Kenya", de P. C. Spink, The Geographical Journal, vol. 106, no. 5/6, Novembro - Decembro 1945, paĝo 213
  5. "Dangar Alpine Notes", The Alpine Journal, de D. F. O. Dangar, volumeno 70, numberoj 310 kaj 311, 1965, paĝo 328
  6. (1900) “A Journey to the Summit of Mount Kenya, British East Africa”, The Geographical Journal 15 (5), p. 453–476. 
  7. Gary Firth: en Target 1992 Portrait des Geologen Richard Thornton
  8. Dundas, Charles. "Kilimanjaro and its People" 1924, Cass London, nTZ.info, alirita la 21an de Februaro, 2011.
  9. Carl Claus von der Decken, bearbeitet von Otto Kersten: Reisen in Ost-Afrika in den Jahren 1859 bis 1865, Erzählender Teil 1871, Band 2 S. 52
  10. Bernard Verdcourt: Collectors in East Africa – 31. Baron Carl Claus von der Decken 1833–1865 El The Conchologists’ Newsletter, No.162, pp. 204–211 publikigita en Septembro 2002
  11. History of Kilimanjaro: The conquest of Kilimanjaro
  12. Por la tuta paragrafo Alex Stewart (9a de Septembro 2010). Kilimanjaro: A Complete Trekker's Guide: Preparations, Practicalities and Trekking Routes to the 'Roof of Africa'. Cicerone Press Limited. ISBN 978-1-84965-071-7. [1] Alirita la 7an de Septembro 2016.
  13. (2008) “New K-Ar age determinations of Kilimanjaro volcano in the North Tanzanian diverging rift, East Africa”, Journal of Volcanology and Geothermal Research 173 (1-2), p. 99–112. doi:10.1016/j.jvolgeores.2007.12.042. 
  14. Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj... esperante
  15. 15,0 15,1 (5a de Junio 2015) Ghazali Musa: Mountaineering Tourism. Routledge. ISBN 978-1-317-66874-9.
  16. 16,0 16,1 (2014) Tourism in Africa: Harnessing Tourism for Growth and Improved Livelihoods. World Bank Publications. ISBN 9781464801976.
  17. [2]
  18. The official site of the Tanzania National Parks – Latest news (16a de Marto 2014). Arkivita el la originalo je 24a de Septembro 2015. Alirita 23a de Oktobro 2017.
  19. 19,0 19,1 "Making success work for the poor: Package tourism in Northern Tanzania", Overseas Development Institute, de Jonathan Mitchell, Jodie Keane, kaj Jenny Laidlaw, 9a de Januaro 2008, alirita la 31an de Julio 2015. Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 23a de Oktobro 2017.
  20. (2006) “Continuum or zonation? Altitudinal gradients in the forest vegetation of Mt. Kilimanjaro”, Plant Ecology 184, p. 27–42. doi:10.1007/s11258-005-9049-4. 
  21. 21,0 21,1 (2012) “Vegetation, climate and fire-dynamics in East Africa inferred from the Maundi crater pollen record from Mt Kilimanjaro during the last glacial-interglacial cycle”, Quaternary Science Reviews 39, p. 1–13. doi:10.1016/j.quascirev.2012.02.003. 
  22. 22,0 22,1 (2008) “Introduced plants on Kilimanjaro: Tourism and its impact”, Plant Ecology 197, p. 17–29. doi:10.1007/s11258-007-9356-z. 
  23. (6a de Januaro 2011) Tropical Montane Cloud Forests: Science for Conservation and Management. Cambridge University Press, p. 136. ISBN 978-1-139-49455-7.
  24. Cameron M. Burns. (2006) Kilimanjaro & East Africa: A Climbing and Trekking Guide. The Mountaineers Books. ISBN 978-0-89886-604-9.
  25. Climbing Mount Kilimanjaro. IUCN Red List of Threatened Species. Ascend Tanzania. Alirita 26 October 2019.
  26. Kinyongia tavetana (STEINDACHNER, 1891). The Reptile Database. Zoological Museum Hamburg. Arkivita el la originalo je 19a de Septembro 2015. Alirita 15a de Aŭgusto 2015.
  27. Oldest person to climb Mount Kilimanjaro. Alirita 3a de Decembro 2019.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 28,5 Amazing Kilimanjaro Records. Mount Kilimanjaro Facts. Climb Kilimanjaro Guide. Arkivita el la originalo je 17a de Julio 2015. Alirita 16a de Julio 2015.
  29. {{records|title= Youngest person to climb Mount Kilimanjaro via the Western Breach route|url=http://www.ventique.co.uk/kilimanjaro.jpg
  30. Girl Who Wanted to 'Be Closer to Her Dad' Becomes Youngest Female to Hike Mount Kilimanjaro (10a de Aprilo 2018). Arkivita el la originalo je 12a de Aprilo 2018. Alirita 11a de Aprilo 2018.
  31. 31,0 31,1 31,2 Route: Kilimanjaro En Webarchive [3] 9a de Decembro 2018 en fastestknowntime.com
  32. Matt Hart, Where in the World Did Karl Egloff Come From? En Webarchive [4] 1a de Aprilo 2015, gazeto Outside, 5a de Marto 2015
  33. Swiss Sets New Kilimanjaro Fastest Ascent And Descent Record En Webarchive [5] 19a de Julio 2018 en climbkilimanjaroguide.com
  34. Kilimanjaro records. Background information on Kilimanjaro. Climb Mount Kilimanjaro Ltd. Arkivita el la originalo je 16a de Julio 2015. Alirita 16a de Julio 2015.
  35. Sean McCoy, Woman Sets Speed Record Up Kilimanjaro En Webarchive [6] 9a de Decembro 2018 en gearjunkie.com
  36. [7]
  37. Mt. Kilimanjaro Routes: The Advantages and Disadvantage of All Mount Kilimanjaro Climbing Routes. Mount Kilimanjaro Guide. Arkivita el la originalo je 1a de Julio 2015. Alirita 16a de Julio 2015.
  38. Climbing Mount Kilimanjaro on the Machame Route. Mount Kilimanjaro Guide. Arkivita el la originalo je 23a de Junio 2017. Alirita 16a de Julio 2015.
  39. Climbing Mount Kilimanjaro on the Rongai Route. Mount Kilimanjaro Guide. Arkivita el la originalo je 1a de Julio 2015. Alirita 16a de Julio 2015.
  40. Marangu Route. Kilimanjaro Routes. Arkivita el la originalo je 16a de Aŭgusto 2015. Alirita 16a de Julio 2015.
  41. Information about Mt Kilimanjaro (en-US). Arkivita el la originalo je 2019-01-03. Alirita 2019-01-03.
  42. Kiliwarrior Expeditions – Climb Kilimanjaro and become a Kiliwarrior! (en-US). Arkivita el la originalo je 2019-01-03. Alirita 2019-01-03.
  43. Silvia Masiá kaj Ana Cortés, "5.895 metros de altura en bicicleta por el empoderamiento de la mujer", en rubriko SAL & ROCA de nuevatribuna.es Alirita la 22an de Januaro 2021.
  44. (2004) “Deaths Due to High Altitude Illness Among Tourists Climbing Mt Kilimanjaro”, Proceedings of the 2004 South African Travel Medicine Society. Alirita 2015-11-08.. 
  45. Ernest Hemingway. (1995) The Snows of Kilimanjaro and Other Stories. Simon and Schuster. ISBN 978-0-684-80444-6.
  46. Notes – The Snows of Kilimanjaro. AFI Catalog. Turner Classic Movies. Arkivita el la originalo je 6a de Septembro 2013. Alirita 16a de Junio 2013.
  47. An American Literary Treasure. Kent State University Press. Arkivita el la originalo je 2009-08-09. Alirita 22a de Oktobro 2009.
  48. (1959) Sia Bor På Kilimandjaro. Sia Lives on Kilimanjaro. Photographs by Anna Riwkin-Brick. Text by A. Lindgren. London; Stockholm printed.
  49. "American couple to exchange vows on Mount Kilimanjaro".
  50. "Couple marries on top of Mount Kilimanjaro, Africa's highest peak", 22a de Septembro 2014.
  51. "More couples exchange marriage vows on Africa's roof", 24a de Septembro 2014.
  52. Cricketers play on Kilimanjaro to set new world record (26a de Septembro 2014). Arkivita el la originalo je 29a de Septembro 2014. Alirita 29a de Septembro 2014.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mount Kilimanjaro en la angla Vikipedio.