Orientafrikaj montarbaroj

WWF-ekoregiono el la montaro de Orientafriko

La orientafrikaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Kenjo, Sud-Sudano, Tanzanio kaj Ugando.

Orientafrikaj montarbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj0° 33′ 0″ S, 35° 39′ 0″ O (mapo)-0.5535.65Koordinatoj: 0° 33′ 0″ S, 35° 39′ 0″ O (mapo) [+]
Vikimedia Komunejo:  East African montane forests [+]
vdr
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

Priskribo redakti

 
Vegetaĵaro ĉirkaŭ Meru-Monto, Tanzanio.

La orientafrikaj montarbaroj etendiĝas tra 65 500 da kvadrataj kilometroj, kaj ampleksas 25 da apartaj enklavoj, kiuj varias laŭ grandeco de 23 700 al 113 kvadrataj kilometroj. La plej norda enklavo estas sur Kinjeti-Monto en Imatong-Montaro de Sud-Sudano, etendiĝante suden tra Moroto-Monto en orienta Ugando kaj Elgon-Monto je la Kenjo-Ugando limo. En Kenjo kaj Tanzanio, la ekoregiono sekvas la montojn oriente kaj okcidente de Orientafrika Rifto kaj la rilatajn vulkanojn, inkluzive de Aberdare-Montaro, Kenja-Monto, Kulal-Monto, Njiru-Monto, Bukkol, kaj la Nguruman-Eskarpo en Kenjo, kaj Kilimanĝaro, Meru-Monto, Ngorongoro, kaj la Marang-arbarojn (Mbulu kaj Hanang) en norda Tanzanio.

Flaŭro redakti

La ekoregiono konsistas el montaraj arbaroj, herbejoj, kaj savanoj, transirantaj al la orientafrikaj montaraj arbustetaroj sur la plej altaj pintoj. La ekoregiono gastigas la afromontanan flaŭron, kiu troviĝas en la montaro de orienta Afriko, kaj estas diferenca de la malaltaĵa flaŭro.

Faŭno redakti

 
Kakamega-Arbaro, Kenjo.

La birdofaŭno en tiuj montaroj estas sufiĉe diversa, kaj esprimas mezajn nivelojn de endemiismo. Estas ok da endemiaj kaj limigita-areaj birdospecioj [1]. Iuj de la endemiaj specioj, kiaj la aberdara cistikolo (Cisticola aberdare), la abota sturno (Cinnyricinclus femoralis) kaj la kenrika sturno (Poeoptera kenricki), troviĝas nur en du aŭ tri montaroj ene de la ekoregiono. Aliaj, ekzemple la huntera cistikolo (Cisticola hunteri), la jaksona frankolino (Francolinus jacksoni), kaj la ŝarpea makronikso (Macronyx sharpei), troviĝas en la plej multaj (sed ne en ĉiuj) de la ĉefaj montaroj de tiu ekoregiono. Iuj de tiuj specioj estas tipaj por la montarbaro, dum aliaj troviĝas nur en la montaraj herbejoj ene de la ekoregiono.

Referencoj redakti

  1. angle Stattersfield, A. J., M. J. Crosby, A. J. Long, and D. C. Wedge. 1998. Endemic Bird Areas of the World. Priorities for biodiversity conservation. BirdLife Conservation Series, No. 7. BirdLife International, Kembriĝo, Britujo

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligiloj redakti