Orient-kongaj marĉarbaroj

Tersupraĵa ekoregiono el Kongo Kinŝasa

La orient-kongaj marĉarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi konstituas kune kun la centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomatan "centra-kongaj humidaj arbaroj".

Orient-kongaj marĉarbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj0° 42′ 0″ S, 18° 12′ 0″ O (mapo)-0.718.2Koordinatoj: 0° 42′ 0″ S, 18° 12′ 0″ O (mapo) [+]
Areo92 700 km² (9 270 000 ha) [+]
Map
Orient-kongaj marĉarbaroj
vdr
Lulilaka-Rivero en Nacia Parko Salonga.

La orient-kongaj marĉarbaroj estas sufiĉe sendifekta sed nemulte pristudita ekoregiono. Temas pri la orienta duono de unu el la plej grandaj marĉaj areoj en la mondo.

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras surfacon da 92 700 kvadrataj kilometroj. Ĝi konstituas malsekan arbaron inter altitudoj de 300 m kaj 400 m kaj situas je la maldekstra bordo de la Kongo-Rivero. Ĝi etendas sin tra duonluno de la Konga Baseno inkluzive de iuj el ĝiaj plej grandaj alfluantoj kaj de la Bojoma-Akvofaloj proksime de Kisanganio.

Flaŭro redakti

La arbaro estas miksaĵo de malsekejoj kaj marĉoj kun pli seka arbaro kaj savano inundataj laŭsezone per Kongo kaj ĝiaj alfluantoj.

La marĉarbaroj estas karakterizataj de specioj kiaj Guibourtia demeusei, Mitragyna spp., Symphonia globulifera, Entandrophragma palustre, Uapaca heudelotii, Sterculia subviolacea, Alstonia congensis, kaj specioj de Manilkara kaj Garcinia. Daŭre inundataj marĉaj regionoj gastigas arbarerojn de kvazaŭ unspeciaj rafiopalmoj, kiuj povas okupi signifajn areojn ene de la ekoregiono. Sekteraj arbaroj troviĝas sur la pli altaĵaj grundoj kaj gastigas grandan diversecon de lianaj specioj, same kiel Gilbertiodendron dewevrei kaj Daniellia pynaertii vegetantaj laŭlonge de la altaĵoj. Maldensaj areoj subtenas gigantajn grundo-orkidacojn (Eulophia porphyroglossa), kaj la riverbordoj estas ofte liniataj de Marantochloa spp..

Faŭno redakti

La regiono zoologie estas nesufiĉe esplorita sed povas esti hejmo al arbarelefantoj (Loxodonta africana cyclotis) (kiuj eble estas reduktitaj per ŝtelĉasado, precipe proksime de la pli grandaj riveroj), kaj al pluraj primatoj, inkluzive de la malofta eta ĉimpanzo (Pan paniscus). Kongo-Rivero estas natura limo por la movado de la faŭno kaj multaj specioj nur troviĝas je tiu maldeksta flanko de la rivero kiu gastigas multajn primatojn : krom la etan ĉimpanzon ankaŭ Colobus angolensis, Cercopithecus wolfi, Cercocebus galeritus chrysogaster, Lophocebus atterimus aterrimus, Miopithecus talapoin kaj Cercopithecus dryas. Preskaŭendemiaj mamuloj inkludas Lophuromys huttereri (ronĝuloj), Chalinolobus alboguttatus (kiropteroj), kaj Praomys mutoni (ronĝuloj).

Tiuj pluvarbaroj estas riĉaj je avifaŭno gastigante Cinnyris congensis, la afrikan riverhirundon (Pseudochelidon eurystomina) kaj la kongan bordhirundon (Riparia congica).

Endemiaj amfibioj kaj reptilioj inkludas la etan ranon Cryptothylax minutus, la ĥameleonon Trioceros chapini, Gastropholis tropidopholis (lacertedoj), la serpenton Polemon robustus, kaj Zygaspis dolichomenta (lacertedoj).

Minacoj kaj konservado redakti

Kongo-Rivero permesas aliri tiujn arbarojn kun posta arbarekspluatado kaj ŝtelĉasado, precipe pri elefantoj. Protektejoj inkludas Nacian Parkon Salonga, kaj Naturrezervejon Lomako-Jokokala.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligiloj redakti