Kongaj arbaroj

grava tropika arbara masivo en centra Afriko

La kongaj arbaroj estas larĝa zono de malaltaĵa tropika humida foliarbaro kiu etendiĝas tra la akvokolekta areo de Kongo-Rivero kaj ĝiaj alfluantoj en Centra Afriko. La kongaj arbaroj kovras sudorientan Kamerunon, orientan Gabonon, nordan kaj centran Kongan Brazavilan, kaj la nordan kaj centran Kongan Kinŝasan, kaj partojn de suda kaj sudokcidenta Centr-Afrika Respubliko. Al nordo kaj sudo, la arbaroj transiras al pli sekaj arbara-savana mozaiko, mozaiko de pli sekaj arbaroj, savanoj kaj herbejoj. Al okcidento, la kongaj arbaroj transiras al marbordaj malsupra-gvineaj arbaroj, kiuj etendiĝas ekde okcidenta Gabono kaj Kameruno en sudan Niĝerion kaj Beninon; tiuj arbaraj zonoj samhavas multajn similecojn, kaj kelkfoje ili estas indikataj kiel malsupra-gvinejaj-kongaj arbaroj. Al oriento, la malaltaĵaj kongaj arbaroj transiras al altaĵaj Albert-riftaj montarbaroj, kiuj kovras la altaĵojn kiuj konstituas la okcidentan branĉon de Granda Rifto. La kongaj arbaroj situas en pluraj regionoj de la tutmondaj 200-listo de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Kongaj arbaroj
ekoregiono
tropika arbaro [+]

Koordinatoj1° 4′ 2″ N, 21° 6′ 28″ O (mapo)1.06721721.107856Koordinatoj: 1° 4′ 2″ N, 21° 6′ 28″ O (mapo) [+]
Areo0,7 km² (70 ha) [+]
Vikimedia Komunejo:  Congo Rainforest [+]
vdr

La konga arbaro estas la dua plej granda tropika pluvarbaro, okupante 1 800 000 kvadratajn kilometrojn en ses landoj, kaj entenante kvaronon de la restantaj tropikaj arbaroj de la mondo [1].

Ekoregionoj redakti

La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la kongajn arbarojn en plurajn diferencajn ekoregionojn :

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. angle Congo Basin Forest Partnership. USAID. Arkivita el la originalo je 2008-05-08. Alirita 2010-07-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-08. Alirita 2010-07-24.

Eksteraj ligiloj redakti