Albert-riftaj montarbaroj
La albert-riftaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de centra-orienta Afriko, Tanzanio kaj Ugando. La ekoregiono konstituas samnoman tutmondaj 200-regionon kaj estas parto de la biodiverseco-riĉaĵejo "Orienta afromontano" difinita de Naturprotekto Internacie.
Albert-riftaj montarbaroj | |
---|---|
ekoregiono | |
Bvindi-Montaro, Ugando | |
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Landoj | Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Ruando, Tanzanio, Ugando |
Koordinatoj | 2° 45′ 0″ S, 29° 8′ 24″ O (mapo)-2.7529.14Koordinatoj: 2° 45′ 0″ S, 29° 8′ 24″ O (mapo) [+] |
Akvokolektejo | 103 900 km² (10 390 000 ha) [+] |
Areo | 103 900 km² (10 390 000 ha) [+] |
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj |
Birdospecioj | 732 |
Mamulspecioj | 228 |
Albert-riftaj montarbaroj | |
Vikimedia Komunejo: Albertine Rift Montane Forests Ecoregion [+] | |
Priskribo
redaktiLa montarbaroj kovras 103 900 da kvadrataj kilometroj en la okcidentaj partoj de Ruando kaj Burundo, la orienta bordo de Kongo Kinŝasa, kaj partoj de okcidenta Ugando kaj Tanzanio. Tiu areo okupas la paralelajn montarojn de Albert-Rifto kiu konstituas la okcidentan parton de Orientafrika Rifto. La montaroj ampleksas Lendu-Altebenaĵon en Ugando (kvankam tie ĉi la senarbarigo estas preskaŭ totala), Virungan Montaron, kaj Ruvenzori-Montaron. Je la plej altaj altitudoj de Ruvenzori- kaj Virunga Montaroj (super 3 000 metroj), la arbaroj transiras al la alpaj ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj, inkludante la altajn pintojn de Stenlej-Monton kaj Karisimbi-Monton. La plej alta pinto en Burundo, Heha-Monto tamen estas en tiu ekoregiono.
Flaŭro kaj faŭno
redaktiLa montaraj pluvarbaroj de la ekoregiono havas pli malvarmetan klimaton ol la kongaj arbaroj aŭ la savano de Ugando, Ruando kaj Burundo, kaj tial gastigas riĉan diversecon de afromontana flaŭro kaj aparte faŭno. La malofta monta gorilo (Gorilla beringei beringei) postvivas nur en tiu ekoregiono kiel faras Cercopithecus lhoesti kaj subspecio de Cercopithecus hamlyni, same kiel multaj papilioj, kaj birdoj kiaj Graueria vittata, Muscicapa lendu, kaj Ruwenzorornis johnstoni.
Minacoj kaj konservado
redaktiGranda parto de la arbaro jam estis forigata por agrikulturo aŭ por lignorikolto, precipe en la dense loĝaj Ruando kaj Burundo, sed grandaj areoj de arbaro daŭre restas en arbarrezervejoj kaj je pli altaj altitudoj en Virunga-, Itombve-, kaj Ruvenzori-Montaroj. La senarbarigo estas daŭranta kaj estas grava minaco por la ekologio de la regiono. La furioza freŝdata historio de la regiono ankaŭ kaŭzis difekton en la ekologia ekvilibro, ekzemple preskaŭ eliminante la elefantopopulacion de Virunga Nacia Parko en Kongo. Same kiel tiu ĉi Parko, la ekoregiono ampleksas Nacian Parkon Ruvenzori-Montaro, Nacian Parkon Buindi-Ĝangalo, Nacian Parkon Kibale en Ugando, kaj Nacian Parkon de Vulkanoj en Ruando.
Vidu ankaŭ
redakti- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT0101 : Albert-riftaj montarbaroj (WWF)
- angle Albert-riftaj montarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Albert-riftaj montarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Albert-riftaj montarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Albert-riftaj montarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 7 : Albert-riftaj montarbaroj (WWF) Arkivigite je 2017-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Orienta afromontano (Naturprotekto Internacie) Arkivigite je 2014-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Albert-rifta programo (Wildlife Conservation Society).
- angle Turismo en Ruando (ORTPN) Arkivigite je 2010-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Albert-riftaj projektoj (birdoj, papilioj, fiŝoj, Rubiaceae.)