Knajsnaj-amatolaj montarbaroj

Tersupraĵa afrotropisa WWF-ekoregiono el la biomo : tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj

La knajsnaj-amatolaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la kablanda ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Orienta Kablando kaj de Okcidenta Kablando en Sud-Afriko.

Knajsnaj-amatolaj montarbaroj
ekoregiono
Knajsna arbaro apud Natura Valo (Nature's Valley), en Nacia Parko Cicikama
Knajsna arbaro apud Natura Valo (Nature's Valley), en Nacia Parko Cicikama
Knajsna arbaro apud Natura Valo (Nature's Valley), en Nacia Parko Cicikama
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Vikimedia Komunejo:  Knysna-Tsitsikamma forests [+]
vdr
Afrocarpus falcatus apud Natura Valo.

Priskribo redakti

La ekoregiono kiu kovras 3 100 da kwadrataj kilometroj, estas la plej malgranda de Sud-Afriko. Ĝi konsistas el du disigataj enklavoj.

  • la knajsnaj arbaroj etendiĝas laŭlonge de la marbordo inter 22°E kaj 25°E, ĝenerale je 34ºS, en regiono nomata la Ĝardeno Vojo. La arbara mozaiko de KwaZulu-Kablando troviĝas laŭlonge de la marbordo, nordoriente.
  • la amatolaj arbaroj vegetas en la montaro Amatolo, kiu troviĝas landinterne je 400 da kilometroj oriente-nordoriente de la knajsnaj arbaroj.

La ekoregiono havas subtropikan/mezvarman klimaton. La pluvokvanto falas dum la tuta jaro, kaj varias de 525 mm ĝis 1220 mm je jaro en knajsnaj arbaroj, kaj de 750 mm ĝis 1500 mm en la amatolaj arbaroj.

Flaŭro redakti

La arbospecioj estas de tropika kaj afromontana origino, kaj inkludas Olea capensis (oleacoj), Ocotea bullata (laŭracoj), Afrocarpus falcatus (podokarpacoj), Podocarpus latifolius (podokarpacoj), Ilex mitis (akvifoliacoj), Apodytes dimidiata (ikacinacoj), Rapanea melanophloeos (mirsinacoj), Cassine peragua (celastracoj), Ochna arborea, Curtisia dentata (kurtisiacoj), Gonioma kamassi, Platylophus trifoliatus, kaj Cunonia capensis (kunoniacoj).

Faŭno redakti

La arbaroj estas hejmo de la afrika elefanto, la leopardo, la tragelafo, Philantomba monticola (bovedoj), Potamochoerus larvatus (parhufuloj) kaj aliaj mamuloj. Tamen la grava populacio de la origina knajsna populacio nuntempe eble estas formortinta.

La areo havas riĉan birdosortimenton inkluzive de la kvazaŭ endemia knajsna turako (Tauraco corythaix), la marborda arbustosilvio (Bradypterus sylvaticus), la sudafrika kampetero (Campethera notata), la nigrakapa kosifo (Cossypha dichroa) kaj la arbara kanario (Serinus scotops), dum rabobirdoj trovataj tie ĉi inkludas la kronaglon (Stephanoaetus coronatus) kaj la afrikan arbarstrigon (Strix woodfordii). Reptilioj ampleksas la endemian knajsnan ĥameleonon (Bradypodion damaranum).

Homa uzado, konservado redakti

Thomas Henry Duthie estis la unua oficiala kontrolisto de la Reĝaj Arbaroj kaj Terenoj. Malgraŭ la malgranda surfaco de la ekoregiono, la knajsnaj-amatolaj montarbaroj estas la plej vastaj sud-afrikaj individuaj arbaroj. La knajsnaj arbaroj estis ekspluatataj por la altavalora konstruligno ekde la 18-a jarcento, kaj la amatolaj arbaroj ekde la 20-a jarcento. Ekde 1939 la arbaroj plejofte estas situigitaj ene de protektataj areoj kaj estas bone reestabligantaj, kvankam arbarekspluatado estas permisata.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligiloj redakti