Malfermi la ĉefan menuon
Situo de la ekoregiono.

La madagaskaraj subhumidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo madagaskaraj arbaroj kaj arbustaroj kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj". Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Madagaskaro.

PriskriboRedakti

La madagaskaraj subhumidaj arbaroj origine kovris plejparton de Centraj Altaĵoj de la insulo super altitudoj de ĉirkaŭ 800 metroj oriente kaj de ĉirkaŭ 600 metroj okcidente. La ekoregiono havas areon de ĉirkaŭ 199 500 kvadrataj kilometroj. La altebenaĵoj kaptas la humidajn nordorientajn pasatojn, dum la areoj en la sudo, okcidento, kaj nordo situas en la pli seka pluvombro de la altebenaĵoj. La subhumidaj arbaroj estas limigitaj de la humidaj madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj laŭlonge de la marborda strio oriente, de la madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj norde, nordokcidente kaj okcidente, kaj de la kserofitaraj madagaskaraj sukulentaj arbaroj kaj madagaskaraj veprejoj sudokcidente kaj sude. En kvar areoj super altitudo de 1800–2000 metroj, la subhumidaj arbaroj transiras al madagaskaraj erikejaj veprejoj. Ambro-Montaro, kiu troviĝas apud la norda ekstremo de la insulo, enhavas signifan areon de subhumida arbaro, ĉirkaŭata je pli malaltaj altitudoj de seka decidua arbaro. La ekoregiono de la subhumidaj arbaroj ankaŭ inkludas la nekontinuajn masivojn de Analavelona kaj Isalo sudokcidente, cirkaŭatajn de sukulentaj arbaroj je pli malaltaj altitudoj.

FlaŭroRedakti

 
Multloke la rizo-kulturo iom post iom anstataŭigas la originan madagaskaran vegetaĵaron.

La origina flaŭro de la ekoregiono estis multe ŝanĝita pro homa agado; ampleksaj areoj estis senarbarigataj por agrikulturo, paŝtado, kaj rizokultivado, kaj kelkaj fremdlandaj specioj estis enmetataj. Arbareroj de ferm-kanopea ĉiamverda arbaro daŭre ekzistas, en la formo de malferm-kanopeaj duonarbaroj. Grandaj areoj nuntempe estas kovritaj de herbejo, sed la amplekso al kiuj la herbejoj estas la sekvo de homa interveno daŭre estas submetata al diskutado. Signifaj areoj fariĝis dezertoj sekve de grandskala hakado kaj bruligado ĉefe ekde 1970 pluen, kiam loĝantarpremoj kondukis indiĝenaj popoloj serĉi agrikulturan produktadon laŭ ĉiufoje pli nedaŭrigeblaj metodoj.

La subhumidaj arbaroj gastigas plurajn speciojn kun originoj en la mezvarma sud-duongloba antarkta flaŭro, inkluzive de pluraj specioj de podokarpacoj (Podocarpus kaj Afrocarpus), kaj Takhtajania perrieri, de la familio Winteraceae el la subklaso Magnoliidae.

FaŭnoRedakti

La subhumidaj arbaroj antaŭe estis hejmaj al la diferenciga megafaŭno de la insulo. La longa izoliteco de Madagaskaro de aliaj kontinentoj kondikis al tre limigita teromamulofaŭno, kaj la endemiaj mamulogentolinioj, precipe la lemuroj, adaptiĝis por plenigi certajn niĉojn. Grandegaj lemuroj, nun formortintaj, estis tiel grandaj kiel plenkreskaj goriloj. Pluraj specioj de elefantbirdoj (Aepyornis), gigantaj neflugantaj strutoformaj birdoj, parencaj al struto, ankaŭ formortis ekde la alveno de la homoj antaŭ ĉirkaŭ 2 000 jaroj, inkluzive de Aepyornis maximus, la plej granda birdospeco kiu iam ekzistis.

Historio, konservado kaj minacojRedakti

La altebenaĵaj arbaroj de Madagaskaro estis ŝanĝitaj pli ol la orientaj pluvarbaroj aŭ la okcidentaj sekaj arbaroj, supozeble pro historie pli granda loĝdenseco kaj la proksimeco al la ĉefurbo de Antananarivo; krome, ekzistis ampleksa hakada kaj bruligada agado de la indiĝenaj popoloj en la centraj altebenaĵoj, eliminante plejparte de la arbara vivejo kaj aplikante premon por iuj minacataj specioj. Hakado kaj bruligado estas metodo foje uzita far migrantaj kultivistoj por krei mallongperspektivajn rendimentojn de marĝenaj grundoj. Se praktikite plurfoje grandskal-aree, aŭ sennovale, la nutraĵ-malriĉaj grundoj povas esti elĉerpitaj aŭ eroziitaj al neproduktema ŝtato.

Vidu ankaŭRedakti


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Ruando,   Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj   Angolo,   Ekvatora Gvineo,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj   Kameruno,   Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj   Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj   Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko   Ekvatora Gvineo,   Kameruno,   Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj   Kenjo,   Sud-Sudano,   Tanzanio,   Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj   Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj   Benino,   Ebura Bordo,   Ganao,   Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj   Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj   Ebura Bordo,   Gvineo,   Liberio,   Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj   Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko   Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj   Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj   Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj   Francio,   Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj   Ekvatora Gvineo,   Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Kenjo,   Somalio,   Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj   Centr-Afrika Respubliko,   Gabono,   Kameruno,   Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko   Malavio,   Mozambiko,   Tanzanio,   Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj   Ebura Bordo,   Liberio,   Gvineo,   Sieraleono

Eksteraj ligilojRedakti