Madagaskaraj veprejoj
La madagaskaraj veprejoj ( ankaŭ konataj kiel madagaskaraj dornarbaroj ) estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de samnoma tutmondaj 200-unuo kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj".. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Madagaskaro.
Madagaskaraj veprejoj | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Lando | Madagaskaro | |
Koordinatoj | 24° 54′ 0″ S, 44° 12′ 0″ O (mapo)-24.944.2Koordinatoj: 24° 54′ 0″ S, 44° 12′ 0″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 43 294 km² (4 329 400 ha) [+] | |
Areo | 43 400 km² (4 340 000 ha) | |
Biomoj de regiono | Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Madagaskaraj veprejoj | ||
Vikimedia Komunejo: Spiny Forest [+] | ||
La vegetaĵara tipo troviĝas sur malriĉaj substratoj kun malalta, nekonstanta vintra precipitaĵo. Laŭtakse 44 000 km2 estas kovritaj per tiu biotopo, ĉio en la sudokcidento de la lando. La ekoregiono enhavas elstaran proporcion de endemiaj plantospecioj.
Flaŭro
redaktiMultaj el la madagaskar-veprejaj plantoj montras ekstremajn adaptaĵojn al trosekeco. Dornaj plantoj de la endemia familio Didiereaceae konstituas okulfrapan komponanton, precipe en la oriento. Ili estas lignecaj sed fore rilatigitaj al la kaktoj el la ordo de la kariofilaloj. La restanta komponanto de la densaĵoj estas dominita de membroj de la familioj de burseracoj, eŭforbiacoj, anakardiacoj kaj fabacoj, ĉiu el kiuj havas reprezentantojn aliloke.
Faŭno
redaktiKonservado
redaktiEkzistantaj rezervejoj protektas maksimumon de 3% el la restanta vegetaĵaro. La Andohahela Nacia Parko prezentas limigitan protekton per sia "ero 3" sekcio. Aliloke la vepreja vivejo estas sub premo de homa ekspluatado. La precipaj influaj agadoj estas:
- Bruligado por transformo al paŝtejo.
- Rikoltado por lignokarbo kaj brulligno.
- Arbarekspluatado por konstruligno[1].
Bildaro
redakti-
Svelta aluaŭdio (Alluaudia procera).
-
Moringa drouhardii, trovita precipe en la ekoregiono.
-
Cheirogaleus medius (lemuredoj) el la madagaskaraj veprejoj kaj la madagaskaraj sukulentaj duonarbaroj.
-
Proksimuma etendo de la veprejoj de Toliara-Provinco, Madagaskaro.
-
Lemur catta en Berenti-Naturrezervejo situinta en la ekoregiono.
-
Calidictis grandidieri, endemia karnomanĝulo.
-
Monias benschi (Mesotornthidae), endemia en la ekoregiono.
-
Dornarbaro en Ifaty, karakterizita de diversaj baobabo-specioj, svelta aluaŭdio kaj alia vegetaĵaro.
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- angle Du Puy, D.J., and J. Moat 1996 : A refined classification of the primary vegetation of Madagascar based on the underlying geology: using GIS to map its distribution and to assess its conservation status. In : W.R. Lourenço (editor). Biogéographie de Madagascar. pp. 205–218, + 3 maps. Editions de l’ORSTOM, Paris.
- angle Rakotomalaza, P. J., and N. Messmer 1999 : Structure and floristic composition of the vegetation in the Réserve Naturelle Intégrale d’Andohahela, Madagascar. In : A floral and faunal inventory of the Réserve Naturelle Intégrale d’Andohahela, Madagascar: With reference to elevational variation. Fieldiana: Zoology, new series, 94: 51-96.
Vidu ankaŭ
redakti
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT1311 : Madagaskaraj veprejoj (WWF)
- angle Madagaskaraj veprejoj (WWF-Wildworld)
- angle Madagaskaraj veprejoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Madagaskaraj veprejoj (Encyclopedia of Earth)
- angle Madagaskaraj veprejoj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 125 : Madagaskaraj veprejoj (WWF) Arkivigite je 2012-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Biodiverseco-riĉaĵejo Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj (Naturprotekto Internacie)