Ĉi tiu artikolo temas pri artefarita substanco produktita el ligno. Por solida fosilia brulaĵo rigardu la paĝon Terkarbo. Por terhistoria epoko legu la artikolon Karbonio. Por kemia elemento disponeblas la paĝo Karbono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Karbo (apartigilo).

Lignokarbo (aŭ braĝo, karbeto) estas iom karbosimila substanco produktita el ligno. Foje produktis ĝin en la karbigejo la lignokarbistoj, kiuj ofte apartenis al la plej mizeraj anoj de la vilaĝa socio.

Lignokarbo
Ardaj karbetoj
Brulanta lignokarbo/braĝo

La karbigejon oni devis konstrui en konvena loko – en ebenejo ŝirmata antaŭ vento kaj proksime de rojo. La produktado daŭris malpli ol semajnon ĉe mezgrandaj karbigejoj kaj pli ol monaton en grandaj karbigejoj. Oni antaŭe uzis lignokarbon en gisejojvitrofarejoj. En Brazilo oni uzas lignokarbon ankaŭ por fabriki ŝtalon, ĉar ne estas ŝtonkarbo tie. Tion oni faris pasintece kaj faras plu ankaŭ aliloke.

La utileco de lignokarbo

redakti
 
Ŝaŝliko preparata sur ĝardenrostilo
 
Lignokarba rostilo

Laŭ malnova receptaro la odorantan kaj "putrintan" akvon danke al lignokarbo eblas utiligi por trinki, simile eblas nuligi malbonodoron de la viando aŭ liberigi grenon de la mucidodoro.

La lignokarbo ricevata de la ligno de tilio estis/estas uzata por forigado de la malbonodoro de la fuzelo (la fuzela oleo) dum produktado de vodko.

Vaste uzata estis la lignokarbo en samovaro (temaŝino) sur la teritorio de Rusia Imperio.

Same grava estis la uzo de la lignokarbo ricevata de la ligno de tilio] por produktado de pulvo (fuzaĵo).

Nuntempe la lignokarbo estas ege grava en la konsuma kemio kaj ĉe la produktado de specoj de la filtriloj.

La plej populara nun estas la uzado de lignokarbo en la ĝardena aŭ hejma rostado (en braĝujoj ekz.: rostiloj, ĝardenrostiloj) por preparado de manĝaĵoj sur braĝo kaj ardo.

En suda Hispanio la braĝujo kun la lignokarbo estas uzata kiel hejtilo kaj funkcias kiel plado kiun oni enmetas sub tabloj kiujn siavice kovriĝas per speciala kovrilo por reteni la varmon sub la tablo.

 
La aktiva karbono
 
karbigejo - stako da ligno antaŭ la kovro per tero (ĉirkaŭ la jaro 1890)
 
La bildosekco de karbigejo
 
modelo de karbigejo (en Albstadt Onstmettingen, Germanio)
 
karbigejo en la etnografia muzeo/subĉiela muzeo en Germanio

La aktiva karbono tio estas substanco ĉefe konsistanta de la kemia elemento karbono senforma ekzemple en fulgo aŭ et-kristala grafito tamen kun alkaliaj metaloj kaj siliko. Ĝi havas grandan surfacon kompare kun la maso (pro la mikro-poroj, tio estas akirita de la ligna deveno, kaj eĉ pligrandigita pro la varmigado dum la procedo de de la seka distilado sen la aliro de la aero - ĉar oni produktas ĝin de la lignokarbo en la karbigejo), danke al tio estas bonega adsorbaĵo por multaj kemiaĵoj i.a. la pezajn metalojn.

La aktiva korbono eĉ pli gravas ĉar ĝi estas netoksa substanco (oni povas ĝin manĝi), malmultekosta en la produktado (oni ricevas ĝin en karbigejo) kaj facila por utiligo post la uzo (per forbrul(ig)o). Se estis adsorbitaj la pezaj metaloj, oni povas facile reakiri ilin de la postbruliga cindro.

La kromaj aplikadoj

redakti

La sekvaj kromaj aplikadoj estas de prilaborita lignokarbo, nomata aktivigita karbo (en vikidatumoj d:Q190878).

Laŭ docento Roland Schnell el Berlina altlernejo: "Trioblan avantaĝon atendas la Eŭropa Unio de BioKarbo ĉar ĝi forprenas karbondioksidon el la atmosfero, plibonigas la grundon kaj ofertas fonton de renovigebla energio." [2]

Dum la Esperanto-aranĝo ArKonEs de 2014 en Poznano en la seminario pri tiu temo, la brazilanino Maria Angela konstatis, ke oni konsilas la aplikon por forpreni malbonajn odorojn el la fridujo.[2] En Japanio lignokarbo estas ofte uzata por altigi la kvaliton de akvo kaj multaj sciis, ke oni eĉ povas uzi ĝin kiel medikamento.[2]

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Galerio

redakti
 
skemo de karbigejo
 
nuntempaj retortoj[1] por produkti lignokarbon