Siliko

speco de ŝtono

Siliko estas mineralo, do speco de ŝtono. Ĥemie temas pri unu el pluraj variaĵoj de kvarco (SiO2). Siliko estas tre stabila ŝtono, kaj dum prahistoriaj epokoj, aparte dum la ŝtonepoko, la homoj multe uzis kunbaton de du silikaj ŝtonoj por krei ilojn kun akraj anguloj kaj krei fajreron kaj per ĝi havigi fajron. Tio funkcias plibone per kunbato de tiaj ŝtonoj kun aliaj ŝtonoj aŭ materialoj riĉaj je fero (ekz. pirito, ŝtalo). Nescienca kroma nomo de la mineralo tial estas fajroŝtono.

diverskoloraj silikoj
fari fajron kun fajroŝtono kaj tindro – subĉiela muzeo Roscheider Hof.

Bildaro redakti