Namibo

dezerto en suda Afriko, apud Atlantiko, en la landoj Angolo, Namibio, kaj Respubliko Sud-Afriko

Namibo estas seka dezerto ĉe la okcidenta marbordo de Afriko. Ĝi troviĝas sur teritorioj de Namibio kaj Angolo kaj entenas la Nacian Parkon Namib-Naukluft. La dezerto etendas sin de nordo ĝis sudo (ĝis rivero Oranje) 2 000 km longe kaj larĝas ĝis 160 km. Namibo havas la tutan surfacon de 95.034 km².

Namib
Satelita foto pri Namibo
Satelita foto pri Namibo
Satelita foto pri Namibo
dezerto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoNamibio

Koordinatoj24° 45′ 0″ S, 15° 16′ 0″ O (mapo)-24.7515.266666666667Koordinatoj: 24° 45′ 0″ S, 15° 16′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoBrandberg [+]

Areo95 034 km² (9 503 400 ha)

Namibo (Tero)
Namibo (Tero)
Map
Namib
Vikimedia Komunejo:  Namib Desert [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Lando
Surfaco 3 077 700 ha
Bufra areo 899 500 ha
Kriterioj Natural: vii, viii, ix, x
Fonto 1430
Registra historio
Registrado 2013  (37-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
vdr
Sablaj dunoj
Sabla duno en Sossusvlei, altas 200 m, unu el la plej grandaj sur la Tero

La dezerto estiĝis antaŭ 80 milionoj da jaroj kaj tiel ĝi estas la plej aĝa dezerto de la mondo. La taga temperaturo varias de taga 50 °C ĝis nokta 0 °C, la precipitaĵo ofte forestas dum jaroj, tiel nur kelkaj endemiaj plantoj evoluis tie, plej konata el inter ili estas la velviĉio.

La marbordon ĉe la Namibo alportas la Benguela-marfluo de la Antarkto malvarman akvon, kiu kaŭzas nebulon en la fruaj matenhoroj dum 200 tagoj en la borda regiono. Tiu nebulo donas la precipan akvofonton por la bestoj kaj plantoj de la dezerto.

Velviĉio en Namibo

Plantoj de la dezerto estas la velviĉio (detale tie), Naras-arbusto en la pli malsekaj partoj. Bestoj de la dezerto estas la Namiba sabla geko, la namiba vipero, namiba dezerta skarabo, la oriks-antilopo

En la dezerto funkcias la esplora stacio Gobabeb.

Bibliografio redakti

  • angle Mary Seely 2004 : The Namib: Natural History of an Ancient Desert, 3-a eld., Desert Research Foundation of Namibia Windhoek, ISBN 99916-68-16-0.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj   Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Ĉado,   Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto   Eritreo,   Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj   Eritreo,   Etiopio,   Ĝibutio,   Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj   Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj   Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj   Jemeno,   Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj redakti