Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj
La orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj kiuj situas en pluraj centrafrikaj altaj montaroj ĉirkaŭataj de vasta areo de savano je la rando de Saharo.
Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
ekoregiono | |||||
| |||||
Koordinatoj | 17° 24′ 1″ N, 22° 34′ 34″ O (mapo)17.40031822.576071Koordinatoj: 17° 24′ 1″ N, 22° 34′ 34″ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 27 930 km² (2 793 000 ha) [+] | ||||
Areo | 27 930 km² (2 793 000 ha) [+] | ||||
Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj | |||||
Vikimedia Komunejo: East Saharan Montane Xeric Woodlands Ecoregion [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Priskribo
redaktiLa ekoregiono kovras la pli altajn altaĵojn de la Ennedi-altebenaĵo kaj de la Altaĵoj de Ouaddaï en orienta Ĉado kaj la estingiĝinta vulkana sistemo de Marra-montaro en Darfuro, okcidenta Sudano. Tiuj ĉi montaraj ĉenoj leviĝas super la duondezerta sahela savano de akacioj je la suda rando de Saharo.
La ekoregiono kovras areon de 27 900 kvadratajn kilometrojn. La someraj pluvoj estas neregulaj, eĉ pli tiele en Ĉado ol en Marra-Montaro, kiu havas du vulkan-kraterajn lagojn.
Flaŭro
redaktiFitogeografie, la ekoregiono estas parto de Sahelo, kiu estas aparta flaŭra provinco el la Sudano-Zambezia Regiono de la Paleotropika Regno (vidu : Flaŭra regno).
Planta vivo ampleksas multajn speciojn tipaj por la sahela zono, inkluzive de Ammania gracilis, Panicum laetum, Chrozophora brocchiana, Farsetia stenoptera, Indigofera senegalensis kaj Tephrosia gracilipes. Ĝenerala elemento de la natura plantaro estas Olea europaea subsp. laperrinei.
Faŭno
redaktiAkvo el montaraj riveretoj kreas gravajn biotopojn por bestoj kiaj iom da endanĝerigitaj antilopoj: adakso (Addax nasomaculatus), dama-gazelo (Gazella dama), dorkas-gazelo (Gazella dorcas) kaj ruĝ-frunta gazelo (Gazella rufifrons). Endemiaj specioj inkluzivas Grammomys aridulus el la Marra-Montaro. La montoj gastigas birdojn kaj el Eŭrazio kaj el Afriko; la specioj inkluzivas Neotis nuba kaj monaĥvulturo (Aegypius monachus).
Minacoj kaj konservado
redaktiMarra-montaro estas loĝata ekde la Antikva epoko kaj kvankam la krutaj altvalaj areoj estas ĉefe neloĝataj kaj neperturbitaj, la vivejoj je la pli alireblaj deklivoj estas difektitaj. En Ĉado la ekoregiono estas maldense loĝata, ĉefe de nomadaj paŝtistoj. Freŝdataj konfliktoj kaj en Ĉado kaj en Darfuro signifas malpli da agrikulturo kaj pli da rebonigo de la origina plantaro.
Vidu ankaŭ
redakti- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT1303 : Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (WWF)
- angle Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine