Namiba geko
La namiba geko (Pachydactylus rangei) ankaŭ dezerta geko, sabla geko aŭ naĝhaŭt-pieda geko vivas senescepte en dezerto Namibo, de la marbordo de la suda Atlantiko ĝis ĉ. 130 km landointernen. Ĝi vivas sur la sablodunoj, kiuj altiĝas eĉ ĝis 300 metroj.
namiba geko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pachydactylus rangei Andersson, 1908 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Karakterizaĵoj
redaktiLa namiba geko estas eta besto, kiu atingas la tutan longon de nur 12 ĝis 14 cm. La vosto longas 6 cm. La kapo kaj la trunko estas plata, la kapo videble dividiĝas de la trunko. La haŭto havas fajnajn skvamojn, ŝajnas velura kaj diafana. Eĉ kelkaj internaj organoj estas videblaj. La namiba geko havas helan ĝis ruĝete brunan dorson. La ventro kaj la flankoj sub la flankofaldo estas de blankaj ĝis flavetaj. La kruroj estas maldikaj kaj ŝajnas rompeblaj. La spaco inter la fingroj estas ekipita kun „naĝhaŭto“, kiu etendiĝas ĝis la fingropintoj. Tiuj ebligas la kuron sur la loza sablo kaj ne sinki en ĝin. Ĉe la virbestoj, la vostobazo dikiĝis.
Vivo
redaktiLa bestoj aktivas nur nokte, tage ripozas en kavetoj, memfositaj ĝis profundo de 80 ĝis 100 cm. Ilia favoritaj predoj estas la segmentumitaj bestoj de ĉiuj specoj, de la termitoj tra nigraj skaraboj ĝis la veraj griloj kaj araneoj. Ili lekas rosogutojn kaj absorbas humidecon eĉ tra la haŭto.
La pariĝa tempo daŭras de februaro ĝis fino de aprilo. La ovojn la inbesto fos-kaŝas en la sablon. La junaj gekoj eloviĝas post 54 ĝis 70 tagoj kaj longas ĉ. 4 cm. Ili tuj ŝanĝas la haŭton kaj komencas nutri sin post 4 tagoj.
Literaturo
redakti- Schenk,S.,S.Wolf (2008): Zur Haltung und Nachzucht des Palmatogeckos, Pachydactylus rangei ANDERSSON,1908.TERRARIA 13:60-65