Skvamuloj (Squamata) estas la plej granda nuntempa ordo de reptilioj, en kiu estas kaj lacertuloj kaj serpentoj. Membrojn de la ordo apartigas iliaj haŭtoj, kiuj portas skvamojn. La skvamuloj ankaŭ ĉiuj posedas moveblajn kvadratajn ostoj, kio ebligas movi la supran makzelon aparte de la cerbujo. Ĉi tio estas aparte videbla ĉe la serpentoj, kiuj povas entute disigis siajn makzelojn por engluti sufiĉe grandajn predaĵojn. La masklaj skvamuloj estas la solaj vertebruloj kun hemipeniso. Ĉi tiu ankaŭ estas la sola reptilia grupo kie estas kaj vivonaskaj kaj ovovivonaskaj specioj krom la kutimaj ovonaskaj reptilioj. Ĉi-specaj reptilioj taŭgas kiel dombestoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvamuloj


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Oppel, 1811
nigre: vivejo de skvamuloj
nigre: vivejo de skvamuloj
nigre: vivejo de skvamuloj
Subordoj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tradicie oni dividas la ordon je tri subordoj:

De ĉi tiuj la lacertuloj konsistigas parafilian grupon. En pli novaj klasiĝoj oni uzas la nomon saŭruloj (Sauria) por reptilioj kaj birdoj ĝenerale kaj alimaniere dividas la skvamulojn:

Ankoraŭ ne estas certe precize kiaj estas la rilatoj inter ĉi tiuj du subordoj, kvankam lastatempa esplorado sugestas ke pluraj familioj konsistigas la venenan kladon Toxicofera, en kiu estas plimulto (preskaŭ 60%) de la skvamulaj specioj.

Inter la skvamuloj ne estas la sfenodontoj, la nov-zelandaj reptilioj kiuj similas lacertulojn.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti