La Antarkta flaŭro estas aparta komunumo de vaskulaj plantoj kiuj disvolviĝis antaŭ milionoj da jaroj en la superkontinento de Gondvano, kaj kiu nuntempe troveblas en pluraj apartaj areoj de la Suda duonglobo, inkluzive suda Sudameriko, ekstrem-suda Afriko, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj Nov-Kaledonio.

Nothofagus fusca, Nov-Zelando.
Mapo montranta la ses florajn regnojn. Malsupre vi povas vidi la Antarktan Regnon

Priskribo redakti

Bazita sur la similecoj pri ilia flaŭro, botanikisto Ronald Good identigis apartan Antarktan Flaŭran Regnon, kiu ampleksas sudan Sudamerikon, Nov-Zelandon, kaj iujn sudajn insularojn. Good identigis Aŭstralion kiel ĝian propran flaŭran regnon, kaj inkludis Nov-Gvineon kaj Nov-Kaledonion en la Paleotropikan Flaŭran Regnon, kaŭze de la enfluo de tropika eŭrazia plantaro kiu plejofte estis anstataŭinta la Antarktan flaŭron.

La lignecaj plantoj de la Antarkta flaŭro ampleksas koniferojn de la familioj de podokarpacoj, araŭkariacoj kaj de la subfamilio Callitroideae de cipresacoj, kaj angiospermojn kiel la familiojn Proteaceae, Griseliniaceae, Cunoniaceae, Atherospermataceae, kaj Winteraceae, kaj genrojn kiel notofagon kaj fuksion. Multaj aliaj familioj de angiospermoj kaj filikoj, inkluzive la arba filiko Dicksonia, estas karakterizaj por la Antarkta flaŭro.

Flaŭro de Antarkto redakti

La kontinento de Antarkto mem estas estinta tro malvarma ka seka por subteni virtuale iujn ajn vaskulajn plantojn dum milionoj da jaroj, kaj sia plantaro nuntempe konsistas el proksimume 250 likenoj, 100 muskoj, 25-30 hepatikoj, ĉirkaŭ 700 tersupraĵaj kaj akvaj algaj specioj. Du angiospermoj, antarkta hargreso kaj antarkta perloradiko, troviĝas en la nordaj kaj okcidentaj partoj de Antarkta duoninsulo. Specioj de muskoj, endemiaj de Antarkto ampleksas Grimmia antarctici, Schistidium antarctici, kaj Sarconeurum glaciale.

Referencoj redakti

  • Cox, C. Barry, Peter D. Moore 1985 : Biogeography: An Ecological and Evolutionary Approach (4th ed.), Blackwell Scientific Publications, Oxford. angle

Vidu ankaŭ redakti