Araŭkariacoj
La araŭkariacoj [3] (latine Araucariaceae) estas praa, sistematike izolita familio el gimnospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo araŭkarialoj (Araucariales). Ĝi entenas 4 genrojn kaj ĉirkaŭ 40 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas araŭkario[3].
Araŭkariacoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Araucaria Juss. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Filogenezo
redaktiIli elformiĝis en la triaso, poste disvastiĝis sur la tuta Tero. Ilia abundiĝa epoko estis dum la juraso kaj la kretaceo, antaŭ 65-200 milionoj da jaroj. Ekde la dua duono de la juraso, danke al pli bona klimato, tiuj plantoj disvastiĝis pli forte. Ili formortis el la norda hemisfero dum la kretacea fina periodo. Ili postrestis nur sur la Gondvano, do nuntempe en Sudameriko kaj Aŭstralio.
Aspekto
redaktiLa araŭkariacoj estas facile rekoneblaj pro siaj dikaj, skvamosimilaj trunkoj kaj larĝaj pinglofolioj.
Taksonomio
redaktiJen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (31 mar. 2020)[4],[2], de la akceptitaj genroj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Gymnospermae - gimnospermoj
- Araucariales Gorozh. - araŭkarialoj