Araŭkariacoj

(Alidirektita el Araucariaceae)

La araŭkariacoj [3] (latine Araucariaceae) estas praa, sistematike izolita familio el gimnospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo araŭkarialoj (Araucariales). Ĝi entenas 4 genrojn kaj ĉirkaŭ 40 speciojn[2]. Ĝia tipa genro estas araŭkario[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araŭkariacoj
Araucaria araucana
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Klaso: ekvizetopsidoj Equisetopsida
Subklaso: pinedoj Pinidae [1]
Ordo: araŭkarialoj Araucariales
Familio: araŭkariacoj Araucariaceae
Henkel & W.Hochst., 1865[2]
Araucaria
Juss.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Filogenezo redakti

Ili elformiĝis en la triaso, poste disvastiĝis sur la tuta Tero. Ilia abundiĝa epoko estis dum la juraso kaj la kretaceo, antaŭ 65-200 milionoj da jaroj. Ekde la dua duono de la juraso, danke al pli bona klimato, tiuj plantoj disvastiĝis pli forte. Ili formortis el la norda hemisfero dum la kretacea fina periodo. Ili postrestis nur sur la Gondvano, do nuntempe en Sudameriko kaj Aŭstralio.

Aspekto redakti

La araŭkariacoj estas facile rekoneblaj pro siaj dikaj, skvamosimilaj trunkoj kaj larĝaj pinglofolioj.

Taksonomio redakti

Jen la listo, laŭ The Plant List kaj World Flora Online (31 mar. 2020)[4],[2], de la akceptitaj genroj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

Referencoj redakti