Amatolo (montaro)
Amatolo aŭ Amatole-Montaro (loke : Amathole) estas dense arbarkovrata montaro, situanta en la provinco Orienta Kablando, Sud-Afriko. La vorto Amathole signifas "bovidoj" en la kosa lingvo, kaj Amatolo (distrikto), kiu troviĝas sude, estas nomita laŭ tiu montaro.
Amatolo (Amathole Mountains) | |
montaro | |
Tajhum-Valo kaj bildo de Hogsbak-Montpasejo en la montaro.
| |
Landoj | Sud-Afriko ![]() |
---|---|
Parto de | Kablandmarborda montaro |
Plej alta | Gaika’s Kop |
- alteco | 1 963 m s. m. |
- koordinatoj | 32° 34′ 50″ S 27° 12′ 30″ O / 32.58056 °S, 27.20833 °O (mapo) |
Longo | 280 km (174 mi), E/W |
Larĝo | 90 km (56 mi) |
Geologia konsisto | Grejso |
Biomo | Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj |
![]() | |
Natura historioRedakti
Parto de la regiono de Amatolo-Stormbergoj, ĝi konstituas la orientan ekstremon de la granda Kabomarborda montara sistemo, leviĝante pli ol 1 800 metrojn super marnivelo. Ĝiaj deklivoj estas dense kovrataj de praarbaroj de podokarpo kaj afrika celtido, Calodendrum capense (rutacoj) kaj aliaj indiĝenaj arboj. Veraj indiĝenaj arbaroj kiaj Kologha kaj Kubusie estas iuj el la plej vastaj arbaraj areoj en Sud-Afriko. La montaroj estas koronataj kun floro-riĉa montara herbejo. La albenaj densaĵoj ankaŭ estas okulfrapaj en la ĉirkauaĵo. La montaro estas fama por sia pejzaĝa beleco kun abundoplenaj arbaroj, ravinoj, akvofaloj kaj panoramaj. La sestaga amatola promenadvojo estas unu el la plej famaj en Sud-Afriko [1].
GeologioRedakti
La amatola geologio estas karakterizata de la Bofort-Grupo (subdividita en la subgrupoj Tarkastad kaj Adelaide)[2], kiu konstituas parton de la Karoo-sinsekvo. La sedimentoj estis formataj de demetaĵoj en riverejoj, inundebenaĵoj kaj marĉoj[3].
ReferencojRedakti
- ↑ angle Amatola Hiking Trail Report. Arkivigite je 2019-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ angle Amatola Biodiversity Report. Docstoc.com (2011-01-22). Alirita 2013-10-06.
- ↑ angle Amatola Biodiversity.