Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

La tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj estas tersupraĵa biomo kiu situas en regionoj de duonarida ĝis duonhumida klimato je tropikaj kaj subtropikaj latitudoj. Herbejoj estas superregataj de gresoj kaj aliaj herbecaj plantoj. Savanoj estas herbejoj kun dissemataj arboj. Arbedaroj estas superregataj de arbedojarbustoj.

Biomoj
Tersupraĵaj biomoj
Tundro
Tajgo
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
Dezertoj kaj kserofitaroj
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
Ĉeriveraj areoj
Malsekejo
Akvaj biomoj
Lageto
Marbordo
Mangrovo
Algarbaroj
Koralrifoj
Neritika zono
Kontinenta plataĵo
Pelaga zono
Benta zono
Varmaj fontoj
Malvarmaj submarfontoj
Aliaj biomoj
Enroka biomo
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Priskribo redakti

La jara precipitaĵo en Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj varias inter 450 kaj 1 500 millimetroj, kaj povas esti altgrade sezona. Kelkfoje en la tuta jaro, pluvo okazas nur kelkajn semanojn. Tiu ĉi biomo troviĝas en ĉiuj kontinentoj escepte de la antarkta. Ili estas ege disvastigataj en Afriko, kaj ankaŭ troviĝas en suda Azio, la nordaj partoj de Sudameriko kaj Aŭstralio, kaj suda Usono.

Afrikaj Savanoj troviĝas inter arbarajduonarbaraj regionoj kaj herbejaj regionoj. La klimato varias, kun averaĝa temperaturo de 27 kun kulminoj de 30 en aprilo kaj oktobro. La jara precipitaĵo situas inter 300 kaj 1500 millimetroj. La flaŭro inkluzivas :

  • Akacioj
    • Perdas foliojn dum la seka sezono por konservi humidon;
    • Havas folian kanopeon dum la pluva sezono, platigite per ventoj.
  • Baobaboj
    • Enmagazenigas akvon en la trunko;
    • Havas dikan arboŝelon por protekti sin kontraŭ fajroj dum la seka sezono;
    • Havas longan pivotradikon [1] por atingi la subgrundan humidon;
    • Havas malmultajn foliojn por redukti akvoperdon pro planta transpirado.
  • Herboj
    • Kreskas rapide ĝis alteco de 3 aŭ 4 metroj en grupetoj;
    • La ŝosoj mortas dum la seka sezono kaj postlasas nur radikojn.
  • Malaltaj arbedoj kaj arbustoj
    • Estas sekecrezistaj;
    • Restas malgrandaj;
    • Prezentas dornojn kaj ne foliojn.

Referencoj redakti

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 p. 5

Bibliografio redakti

  • angle Allaby, Michael and Richard Garrat 2006 : Grasslands. Biomes of the earth. Chelsea House, New York NY 10001, 270 pp. ISBN 0-8160-5323-5
  • esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84 p.

Vidu ankaŭ redakti

 
Situo de la rilata biomo en la mondo.
 
Akaciosavano en Burkino.
 
Tipa tropika savano en norda Aŭstralio (Arnhemlanda tropika savano) montrante la altan densecon je altaj arboj kaj ilian regulan spacan disvastiĝon en multaj savanoj.
Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj   Angolo,   Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj   Burundo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Malavio,   Tanzanio,   Zambio
AT0705 Orient-sudana savano   Centr-Afrika Respubliko,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sudano,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj   Mozambiko,   Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko   Benino,   Kameruno,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Gvineo-Bisaŭo,   Niĝerio,   Senegalo,   Sieraleono,   Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj   Demokratia Respubliko Kongo,   Tanzanio,   Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko   Centr-Afrika Respubliko,   Kameruno,   Demokratia Respubliko Kongo,   Sud-Sudano,   Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj   Burkino,   Kameruno,   Ĉado,   Eritreo,   Etiopio,   Malio,   Maŭritanio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko   Burundo,   Etiopio,   Kenjo,   Demokratia Respubliko Kongo,   Ruando,   Tanzanio,   Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano   Benino,   Burkino,   Ebura Bordo,   Gambio,   Ganao,   Gvineo,   Malio,   Niĝero,   Niĝerio,   Senegalo,   Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko   Angolo,   Gabono,   Respubliko Kongo,   Demokratia Respubliko Kongo
Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AA0701 Arnhemlanda tropika savano   Aŭstralio (Norda Teritorio)
AA0702 Brigalova tropika savano   Aŭstralio
AA0703 Kabjork-duoninsula tropika savano   Aŭstralio (Kvinslando)
AA0704 Karpentaria tropika savano   Aŭstralio
AA0705 Altaĵa savano de Einasleigh   Aŭstralio (Kvinslando)
AA0706 Kimberlia tropika savano   Aŭstralio
Nearktisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NA0701 Meksika-golfaj marbordaj herbejoj   Meksiko,   Usono
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0701 Arida Ĉako   Argentino
NT0702 Benia savano   Bolivio
NT0704 Cerado   Bolivio,   Brazilo,   Paragvajo
NT0708 Humida Ĉako   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0709 Llanos   Kolombio
NT0710 Urugvaja savano   Argentino,   Brazilo,   Urugvajo
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
IM0701 Terajaj-duaraj savanoj kaj herbejoj   Barato,   Butano,   Nepalo

Eksteraj ligiloj redakti