Itigiaj-sumbuaj densaĵoj
La itigiaj-sumbuaj densaĵoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Orienta Afriko.
Itigiaj-sumbuaj densaĵoj | |
---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |
Landoj | Tanzanio, Zambio |
Koordinatoj | 5° 33′ 0″ S, 34° 27′ 0″ O (mapo)-5.5534.45Koordinatoj: 5° 33′ 0″ S, 34° 27′ 0″ O (mapo) [+] |
Akvokolektejo | 7 800 km² (780 000 ha) [+] |
Areo | 10 997 km² (1 099 700 ha) |
Itigiaj-sumbuaj densaĵoj | |
Priskribo
redaktiLa ekoregiono konsistas el du etaj areoj de densa arbedaro en Tanzanio kaj en Zambio; eta parteto situas trans la landlimo kun Kongo Kinŝasa. Ambaŭ enklavoj estas ĉirkaŭataj de la centra-zambezaj mjombaroj. La tanzano enklavo limtuŝas krome, sudoriente, la tanzanan arbedan savanon; tiu de Zambio oriente limtuŝas Tanganjikon kaj okcidente la zambezajn inunditaj herbejojn, apud Mŭero.
La densaĵoj troviĝas en la ebenaĵoj inter la lagoj Mŭero kaj Tanganjiko en Zambio (inter altitudoj de 950 m kaj 1 200 m), kaj apud la urbo Itigio en Tanzanio. La klimato konsistas el malvarmeta kaj seka sezono de majo al aŭgusto, varmega seka sezono da aŭgusto al novembro, kaj pluva sezono de novembro al aprilo [1]. La averaĝaj jaraj precipitaĵoj sumiĝas je 1 400 mm en la zambia enklavo, kaj je 500 mm en la tanzana.
Flaŭro
redaktiLa ekstreme densa, nepenetrebla karakteriza vegetaĵaro estas tute diferenca de tiu de la ĉirkaŭantaj savanoj. Oni estas registrinta pli ol cent da lignecaj specioj, ĝenerale arbedoj tre multbranĉaj, sendornaj , altaj inter 3 kaj 5 metroj. La plejmulto de la specioj estas decidua. Oftaj specioj estas Baphia burttii, B. massaiensis, Bussea massaiensis, Burttia prunoides, Combretum celastroides subsp. orientale, Grewia burttii, Pseudoprosopsis fischeri, kaj Tapiphyllum floribundum.
Okaze jenaj specioj levas sin ekde la pli malalta kanopeo por konstitui malferman supran kanopeon de 6 al 12 m alto : Albizia petersiana, Craibia brevicaudata subsp. burtii, kaj Bussea massaiensis.
Faŭno
redaktiTradicie vivejo de la elefanto (Loxodonta africana) kaj de la nigra rinocero (Diceros bicornis), la areo estas minacataj per ŝtelĉasado kaj la rinocero estis ekstermata en la areo. Restus ankoraŭ kelke da populacioj de la afrika bubalo (Syncerus caffer). La densaĵoj ankaŭ estas hejmo al tri endemiaj reptilioj : Rhinotyphlops gracilis (serpentoj), Sepsina tetradactyla (skinkedoj), kaj Latastia johnstoni (lacertoj).
Minacoj kaj konservado
redaktiLa arbedaroj estas grandskale forigataj por brulligno kaj por kultivado ĉar la loĝantaro de ambaŭ landoj kreskas. En Tanzanio 50% estas senarbarigita kaj 70% en Zambio. Nur en Zambio ekzistas iun protekton en Nacia Parko Mveru-Vantipa kaj en Nacia Parko Sumbuo. La plej vastaj areoj de arbedaro restas sur la nordaj lagbordoj de Mveru-Vantipa kaj en la orienta parto de la zambiaj itigiaj-sumbuaj densaĵoj.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT0708 : Itigiaj-sumbuaj densaĵoj (WWF)
- angle Itigiaj-sumbuaj densaĵoj (WWF-Wildworld)
- angle Itigiaj-sumbuaj densaĵoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle (The Encyclopedia of Earth)
- angle Itigiaj-sumbuaj densaĵoj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Itigi-Sumbu thicket
- angle Nacia Parko Sumbuo.