Nacia Parko Sumbuo
La Nacia Parko Sumbuo (ankaŭ nomata Nacia Parko Nsumbu) situas je la okcidenta lagbordo de Tanganjiko ĉe ties suda ekstremaĵo, en la Norda Provinco de Zambio. Ĝi kovras proksimume 2 000 da kvadrataj kilometroj kaj havas proksimume 80 km da lagbordo inkluzive de kvar golfoj (Kasaba, Kala, Nkamba kaj Sumbu), kaj duoninsulo (Nundo Head) [1].
Nacia Parko Sumbuo | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Lando | Zambio | |
Koordinatoj | 8° 44′ 38″ S, 30° 22′ 58″ O (mapo)-8.743938888888930.382688888889Koordinatoj: 8° 44′ 38″ S, 30° 22′ 58″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 2 020 km² (202 000 ha) [+] | |
Areo | 2 020 km² (202 000 ha) [+] | |
Estiĝo | 1985 | |
Nacia Parko Sumbuo | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La parko troviĝas precipe ene de la ekoregiono de la centra-zambezaj mjombaroj, sed ĝi ankaŭ inkludas pecetojn de la maloftaj kaj endanĝerigataj itigiaj-sumbuaj densaĵoj.
Lufubu-Rivero entranĉas 300 metrojn profundan valon en la sudo de la parko, sed tiu estas nur alirebla per rudaj vojetoj ekde Mbala en la sud-oriento [2].
Lastatempa historio
redaktiĈirkaŭ la 1970-aj jaroj, Sumbuo estis konsiderata, kune kun la Naciaj Parkoj Suda Luangva kaj Kafue, unu el la plej bonaj naciaj parkoj de Zambio, kun elefantoj kaj leonoj estantaj komunaj.
La faŭno estis malprosperanta dum la 1980-aj kaj la 1990-aj jaroj kaŭze de la manko de mastrumado, pliseverigita per la forigo de la nacia aviadkompanio kiu kutimis alporti vizitantojn al la parko. Ĝia malproksimeco al vojoj kaj proksimeco al la milito kaj konfliktoj en Demokratia Respubliko Kongo, kies landlimo estas nur 25 km norde, malinstigis vizitantojn.
Estas okazinta iu renovigo en la lastaj jaroj kaj la nombro da pafmortigaĵoj laŭdire estas pliiĝinta denove [2].
Faŭno
redaktiNotindaj bestospecioj estas : la nila krokodilo, la hipopotamo, la bunta tragelafo (Tragelaphus scriptus), la verukapro, la kobo, la ĉevala hipotrago (Hippotragus equinus), la nigra hipotrago (Hippotragus niger), la elando, la stepa alcelafo, la afrika bubalo, la zebro, la makulata hieno (Crocuta crocuta), la flankbenda ŝakalo (Canis adustus), la servalo, la impalo, la akvantilopo, la redunko, la elefanto (okaze), la leono (okaze), la leopardo (okaze), la filantombo (malofte), la tragelafo ŝlima (malofte)[2].
Okulfrapaj birdoj : la flamengo, la afrika tondilbekulo, la afrika plataleo, la blankvanga ŝterno, cikonioj, anasoj, ardeedoj, la grizkapa mevo, la malhela mevo, la blankflugila ŝterno, la afrika maraglo, la palmogipo (okaze), la pela fiŝkaptostrigo (okaze)[2].
Por la fiŝhokado estas interesaj i.a jenaj fiŝspecioj : la nila perko, Hydrocynus goliath, Heterobranchus longifilis kaj Opsaridium microlepis [2].