Blankvanga ŝterno

La Blankvanga ŝterno (Chlidonias hybridus) estas marbirdo de la ŝternoj, tio estas familio Ŝternedoj kaj ordo de Karadrioformaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvanga ŝterno
C. h. delalandii sumera (produktanta) plumaro, en Sud-Afriko
C. h. delalandii sumera (produktanta) plumaro, en Sud-Afriko
C. h. hybrida vintera (neproduktanta) plumaro, en Sri Lanka
C. h. hybrida vintera (neproduktanta) plumaro, en Sri Lanka
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Chlidonias Chlidonias
Specio: Blankvanga ŝterno 'Chlidonias hybridus'
Peter Simon Pallas 1811
helverde reproduktejo (somere); malhelverde tutjare; blua vintra loko; pinka sporada
helverde reproduktejo (somere); malhelverde tutjare; blua vintra loko; pinka sporada
helverde reproduktejo (somere);

malhelverde tutjare; blua vintra loko;

pinka sporada
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio reproduktiĝas en kolonioj aŭ en internaj marĉoj, foje inter kaj kun Ridmevo, kiu havigas tiun kelkan protektadon. La scienca nomo “hibrido” rilatas la fakton, ke tiu ĉi, la plej granda inter la marĉaj ŝternoj, montras similaĵojn laŭ aspekto kaj kun la blankaj ŝternoj de la genro Sterna kaj kun la Nigra ŝterno.

Subspecioj kaj disvastiĝo redakti

Tiu birdo havas kelkajn geografiajn rasojn, diferencaj ĉefe laŭ grando kaj malgrandaj plumardetaloj.

  • C. h. hybridus
    (Eŭrazia Blankvanga ŝterno)
  • C. h. delalandii
    (Afrika Blankvanga ŝterno)
  • C. h. javanicus
    (Aŭstralazia Blankvanga ŝterno)

C. h. hybridus reproduktiĝas en mezvarmaj partoj de Eŭropo (kvarono de la tutmonda loĝantaro) kaj Azio, pli precize kaj ĉefe en Hispanio (sudaj marĉoj kaj tutlandaj lagoj, 5,000 ĝis 8,000 reproduktaj paroj) kaj ankaŭ en norda Italio, Pollando, Hungario, Balkanio, Ukrainio, Kaŭkazio, ĉirkaŭ Nigra Maro kaj Morta Maro, Turkio kaj Centra Azio. La pli malgrandabeka kaj malhela C. h. delalandii troviĝas en orienta kaj suda Afriko, kaj la pli pala C. h. javanicus el insulo Javo de Indonezio ĝis sudorienta Aŭstralio.

La tropikaj formoj estas loĝantaj, sed la eŭropaj kaj aziaj birdoj migras vintre suden al Afriko kaj suda Azio.

Aspekto redakti

 

Tiu estas pli malhela ŝterno ol aliaj samfamilianoj, 23–25 cm longa kun enverguro de 70 ĝis 75 cm kaj 80-95 g peza, kun malhelgrizaj supraj partoj, brusto kaj ventro, blanka vizaĝo, longaj pintaj flugiloj kaj iome forkoforma kaj mallonga vosto. La beko estas mezlonga, akrapinta kaj malhelruĝa (29–34 mm ĉe maskloj, 25–27 mm kaj pli fortika ĉe inoj, kun markitaj gonoj) kaj la kruroj estas mezlongaj kaj ruĝaj. Ĝi havas nigran kronon ĝis sub la okulo kaj nukon en reprodukta plumaro; nereproduktuloj kaj junuloj perdas tiun nigron kaj havas nur malhelajn makulojn kaj strion tra la okulo kaj ĉefe ĉe la nuko. Sed la plej rimarkinda eco kiu nomigas kaj diferencigas la specion disde la aliaj ŝternoj estas, ke ĝi montras blankajn vizaĝon kaj flankokolojn somere tre kontraste kun la nigra krono kaj la malhelgriza plumaro. Pro tio ĝi ofte povas aspekti simila al la Blankvizaĝa ŝterno.

Grando, nikra krono, forto beko kaj decidema flugmaniero rilatas tiun specion kun la Hirunda ŝterno aŭ la Arkta ŝterno, sed mallonga vosto kaj malhelgriza reprodukta plumaro supre kaj sube estas ecoj tipe de marĉaj ŝternoj. La pugo estas helgriza la tutan jaron. Vintre la supraj partoj iĝas helgrizaj, la beko nigra kaj la frunto blanka. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La voĉo estas karaktera krekk, ĉefe laŭte kaj tre alte kantata.

Kutimoj kaj vivo redakti

Ili loĝas en marĉoj kie ili povas havi akvajn plantojn por konstrui siajn flosantajn nestojn. Ankaŭ en lagoj, rezervejoj aŭ estuaroj. Ili flugas la tutan tagon serĉante manĝaĵojn, vespere ili kuniĝas ĉe dormejoj.

Ili manĝas ĉefe akvajn insektojn, kiel libeloj, koleopteroj, larvoj, sed ankaŭ etajn fiŝojn.

La nesto estas flosantaĵo el junkoj kaj aliaj akvaj plantoj, sur kiu la ino demetas 3 ĝis 5 verdecajn ovojn makulitajn je bruno. Kovado daŭras iom pli ol 2 semajnoj. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas; la idoj elnestiĝas post malpli ol du semajnoj post eloviĝo kaj ekflugas post tri. La specio maturiĝas la duan jaron.

Ili vivas ĝis 10 jarojn, multe malpli ol veraj marbirdoj. Minacoj venas ĉefe pro detruiĝo de medio ĉu pro natura sekeco ĉu pro sekigado por terkulturo aŭ turismo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti