Ĥaradrioformaj birdoj

(Alidirektita el Karadrioformaj)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĥaradrioformaj birdoj
Charadriiformes Diversity.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornitoj Neornithes
Charadriiformes
Huxley, 1857
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La ĥaradrioformaj aŭ (Charadriiformes) estas ordo de birdoj. Preskaŭ ĉiuj specioj havas longajn krurojn kaj vivas en humidaj lokoj, ĉe la bordo de akvoj, ĉu maraj ĉu nemaraj, kaj do konsideriĝas akvobirdoj. Ili nestas surtere, ties idoj estas nestoforlasantoj kaj tuj kapablaj sin nutri. Ili nomiĝas ankaŭ vadbirdoj kaj estas diversaj laŭ grando kaj laŭ manĝokutimoj, ĉar mevoj manĝas fiŝojn kaj aliaj tre etajn bestetojn. Ili havas en la ordo 19 familiojn, preskaŭ 90 genrojn kaj pli ol 350 speciojn, kiuj estas disvastigitaj tra ĉiuj kontinentoj:

Familioj – elektitaj genrojRedakti

 
(Gallinago gallinago)

SubordojRedakti

La ordo estis iam dividita laŭ tri subordoj:

  • La vadbirdoj propre dirite (aŭ "Charadrii"): tipaj strandobirdoj, multaj el kiuj manĝoplukas en koto aŭ el la surfaco kaj ĉe marbordo kaj ĉe akvofluaj medioj.
  • La mevoj kaj similaj (aŭ "Lari"): tiuj estas ĝenerale grandaj specioj kiuj prenas fiŝojn el maro. Multaj mevoj, rabmevoj kaj ŝternoj sin nutras en strandoj aŭ rabas el aliaj specioj. Kelkaj estas adaptitaj al insula vivo.
  • La aŭkoj (aŭ "Alcae") estas marbordaj specioj kiuj nestas ĉe klifoj kaj flugas super surfaco por kapti fiŝojn.

BildaroRedakti