Magelanpluvio

(Alidirektita el Pluvianeledoj)

La Magelanpluvio, Pluvianellus socialis, estas rara kaj unika vadbirdo kiu troviĝas nur en la plej suda Suda Ameriko. Ties rilato kun pluvioj kaj aliaj grupoj de vadbirdoj estas necertaj, kaj ĝi estas ofte lokita en sia propra familio, Pluvianeledoj. Tiu specio ne migras, kvankam kelkaj birdoj moviĝas iome norden sed ĉiam en suda Argentino vintre.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magelanpluvio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Pluvianeledoj Pluvianellidae
Genro: Pluvianellus Pluvianellus
Specio: Magelanpluvio 'Pluvianellus socialis'
George Robert Gray 1846
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas laŭ strukturo kaj kutimaro kiel ŝtonturnulo, sed ĝi ne povas esti konfuzita kun iu ajn alia specio de vadbirdo. Ties supraj partoj kaj brusto estas helgrizaj kaj la resto de la subaj partoj estas blankaj. Ĝi havas mallongajn ruĝajn krurojn, nigran bekon kaj ruĝan okulon. Ĉe junuloj la okuloj kaj kruroj estas flavecaj. La voĉo estas kolumbeca kuu.

La Magelanpluvio reproduktiĝas ĉe akvo, kie la ino demetas du grandajn ovojn surgrunde, kvankam plej ofte nur unu ido supervivas.

La Magelanpluvio manĝas etajn senvertebrulojn, prenataj el grundo aŭ el sub ŝtonetoj, denove kiel ŝtonturnulo.

Referencoj redakti